Diskuto:Sunsistemo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jam ekzistas paĝo...[redakti fonton]

Jam ekzistas paĝo listo de la objektoj de la sunsistemo', sed la listo estas malsama. haniball 4. Mar 2006

Internacia Astronomia Unio...[redakti fonton]

Internacia astronomia unio (IAU) ĵaude la 24-an de aŭgusto 2006 en la internacia konferenco en Prago interkonsentis, ke ili elprenos Plutonon el la listo de la planedoj de Sunsistemo. Plutono nun enviciĝos inter ceterajn kosmajn korpojn, kiel estas ekz. asteroidoj. --Petr Tomasovsky 14:21, 24. Aŭg 2006 (UTC)

Stranga paragrafo[redakti fonton]

Saluton, mi ĵus forigis la jenan parton de la teksto, kiu ŝajnis al mi vere neenciklopedia kaj malfacile miksebla al la resto de la artikolo:

Citaĵo
 La suno kaj ĝia bunta idaro - La Suno estas ĉefobjekto de nia planedsistemo kaj ĝia fonto de lumo kaj varmo. Ĝi enhavas pli ol 99 procentoj el la maso de la tuta sistemo. Ĉiu planedoj havas sian propran apartaĵon, kiel ekzemple Jupitero - la plej granda, Merkuro - la plej malgranda, Saturno kun famaj ringoj, kaj la Tero pro siaj akvo kaj vivo. Plutono estas treege fora kaj finfine en 2006 perdis la statuson kiel planedo; Neptuno estas la plej venta planedo; Urano moviĝas kvazaŭ flankekuŝanta; Venuso estas terure varma; kaj Marso havas vulkanon trioble altan ol Everesto

Kompreneble oni rajtas denove enmeti ĝin, tamen al mi ŝajnas, ke tia teksto ne tute taŭgas al enciklopedio - eble ĝi tamen povus utili por la ĉefpaĝo de la Portalo:Astronomio, por prezenti la fakon en alloga maniero, ĉu? --WinstonSmith 20:37, 17. Aŭg 2009 (UTC)

Ĉu "Hejmdalo"?[redakti fonton]

Vagante tra la diversaj lingvoversioj de "Sunsistemo" kaj ties diskutoj, mi eltrovis, ke ekzistas certa necerteco, ĉu "Sunsistemo" signifas "sunsistemo" ĝenerale aŭ nur nia sunsistemo. Tial mi proponas la terminon "Hejmdalo" por la nia. Hellsepp 18:02, 1. Maj 2010 (UTC)


Mi serĉis la vorton dalo, ne trovis ĝin en NPIV. Ĉu ĝi ie alie ekzistas?

Pro ĝenerala aspekto mi kontraŭas. Mi preferus, ke nia lingvo restu kompakta, evitu laŭeble lernadon de pli kaj pli da vortoj. Tiun novan vorton oni povas sen multa peno eviti per zorga tekstumado. Diri "nia sunsistemo" respektive "tiu sunsistemo" l.m.o. facile klarigus en dubaj kazoj. En aliaj kazoj la esprimo en pluralo, sunsistemoj, klaras. --Hans Eo 13:14, 4 Jul. 2011 (UTC)--Hans Eo 13:14, 4 Jul. 2011 (UTC)

Mi pensas, ke Hans pravas. Nova radiko certe ne estas bezonata. Sufiĉas diri "nia sunsistemo". Mi povas imagi plian varianton, nome "tera sunsistemo". --Tlustulimu 13:29, 7 Jul. 2011 (UTC)
Hellsepp ŝajnas esti granda humuristo. --Surfo 16:50, 7 Jul. 2011 (UTC)