Diono (luno)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Diono.
Diono
Natura satelito de Saturno (IV)
Dione color.jpg
Oficiala nomo Saturno IV[1]
Historio
Malkovrinto Giovanni Domenico Cassini[1]
Dato de malkovro
Loko de malkovro
21-a de marto 1684[1]
Parizo[1]
Unua superflugo Sondilo Voyager 1
(12-an de novembro 1980)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 377 400 km
Discentreco 0,002
Klinangulo 0,002° (rilate al la ekvatoro de Saturno)
Periodo 2,737 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro (1 123 ± 3) km (averaĝe)
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(21,095 ± 0,000 168) × 1021 kg
(1,475 7 ± 0,0036) × 103 kg/m3
0,231 m/s2
510 m/s
Rotacia periodo Kaptita rotacio
Aksa kliniteco
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 0
Surfaca temperaturo 87 K (averaĝe)
Albedo 0,6[2]
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 10,4[3]
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Diono estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno, la kvara pli granda, post Japeto.

Enhavo

[redakti] Malkovro

La 21-an de marto 1684, Dionon malkovris la franca italdevena astronomo Giovanni Domenico Cassini, kiu ankaŭ malkovris Japeton, Reon kaj Tetison. Cassini nomis la kvar lunojn kiujn li malkovris: "Sidera Lodoicea" (Steloj de Ludoviko) honore al Ludoviko la 14-a.

John Herschel en 1847 donis al ĝi la nomon de la titanino (aŭ oceanidino) Diona, unua edzino de Zeŭso kaj patrino de Afrodito.

[redakti] Fizikaj ecoj

Diono estas glacia astro, sed gia denso,(1 475 kg/m3) pensigas, ke ĝi entenas grandan kvanton (ĉ. 46%) da roko kaj silikatoj

Kvankam iomete pli malgranda, Diono similas al Reo, alia luno de Saturno: ambaŭ havas po malsimilajn duonsferojn: sur la "malantaŭa" duonsfero (laŭ la orbita movo) estas helaj strioj kiuj povas esti vulkanaj "cindroj" aŭ "neĝoj", sputitaj de glaciaj vulkanoj, la "antaŭa" duonsfero havas multenombraj krateroj

[redakti] Samorbitaj lunoj

Du aliaj lunoj sekvas saman orbiton kiel Diono, en ties punktoj de Lagrange: Heleno en L4 kaj Polukso en L5

[redakti] Notoj kaj referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
  2. Planetary Satellite Mean Orbital Parameters, Jet Propulsion Laboratory - Solar System Dynamics (angle)
  3. Retejo de la Observatorio ARVAL (angle)

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo angle Diono, el "Vido sur la Sunsistemo
Ekstera ligilo angle Diono el la paĝaro de NASA
Ekstera ligilo france Diono, el la pagaro de Jean-Michel
Ekstera ligilo germane Diono, Heleno kaj Polukso
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj