Misio Cassini-Huygens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grafikaĵo pri la duobla sondilo Cassini-Huygens antaŭ la planedo Saturno
Animaciaĵo pri la duobla sondilo

Cassini-Huygens estas la nomo de duobla kosmosondilo, kiu kadre de samnoma esplora misio survojas en la kosmo por kolekti sciencajn informojn pri la planedo Saturno kaj ĝiaj satelitoj. La kosmoŝipa duobla sondilo estis lanĉita de la Tero la 15-an de oktobro 1997. La sondilo Huygens apartiĝis de la orbitulo Cassini je la 25-a de decembro 2004 - Ĝi surgrundiĝis sur la plej granda saturna luno Titano kaj elsendis signalojn je la 14-a de januaro 2005. La orbitilo Cassini plu ĉirkaŭas la Saturnon. La misio estis origine planita ĝis julio 2008, sed pro la sukcesaj esploraj progresoj komence de 2008 oni decidis daŭrigi ĝin ĝis almenaŭ meze de la jaro 2010[1].

La orbitulo baptiĝis laŭ la itala matematikisto kaj astronomo Giovanni Domenico Cassini, kiu dum la jaro 1675 malkovris la laŭ li nomitan dividon de la saturnaj ringoj. La kosmosondilo estis nomita laŭ la nederlanda astronomo, matematikisto kaj fizikisto Christiaan Huygens, kiu la 23-an de marto 1665 malkovris la saturnan lunon Titano.

Cassini-Huygens estas komuna projekto de la usona Nacia Aeronaŭtika kaj Spaca Administracio (NASA), la Eŭropa Spaca Agentejo (ESA) kaj la Agentejo Spaca Itala (ASI). La usonaj sciencistoj ellaboris la orbitulon Cassini, la teknikistoj de la eŭropa agentejo la esploran sondilon Huygens, kaj la italaj esploristoj kreis la tre potencan antenon, kiu sendas datumojn al la Tero. Entute sciencistoj el 17 nacioj kunlaboris en la projekto, kiu liveris datumarojn por pli ol 200 sciencistoj. Ĝis la fino de la komence planita fazo, la projekto laŭplane kostis proksimume 3,27 miliardojn da usonaj dolaroj (respektive 2,5 miliardojn da eŭroj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]