Polukso (luno)
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 23 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Polukso. |
| Polukso | |
| Natura satelito de Saturno (XXXIV) | |
![]() |
|
| Oficiala nomo | Saturno XXXIV[1] |
| Historio | |
| Malkovrinto | Carolyn Porco[1] |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
24-a de oktobro 2004[1] Usono[1] |
| Unua superflugo | Misio Cassini-Huygens (21-a de oktobro 2004) |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 377 390 km |
| Discentreco | 0,00182 |
| Klinangulo | 0,1705° (rilate al la ekvatoro de Saturno) |
| Periodo | 2,737 tagoj |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | ĉirkaŭ 3,5 km |
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
? ? ? ? |
| Rotacia periodo | ? |
| Aksa kliniteco | ? |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Surfaca premo | 0 |
| Surfaca temperaturo | ? |
| Albedo | ? |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | ? |
Polukso (aŭ Polideŭko) estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno. Ĝi estis trovita la 24-an de oktobro 2004 sur bildoj fotitaj de la kosmosondilo Cassini la 21-an de oktobro 2004.
Ĝi sekvas la saman orbiton kiel Diono kaj situas ĉe la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Saturno - Diono. Ĝi fakte ne restas en ĉi tiu punkto, sed "orbitas" ĉirkau ĝi kun periodo de 790,931 tagoj; ĝia angula distanco kun Diono varias inter 39° kaj 92°.
En la alia punkto de Lagrange, L4, situas la luno Heleno.
La nomo "Polukso" (aŭ "Polideŭko") estis aprobita de la Internacia Astronomia Unio[2] la 21-an de januaro 2005. Ĝi estas tiu de unu el la du mitologiaj fratoj Kastoro kaj Polukso[3].
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ IAUC 8471: Satelitoj de Saturno (luna nomado)
- ↑ La formo "Polideŭko" estas pli simila al la greka formo (Πολυδεύκης / Polydeúkês)
Eksteraj ligiloj [redakti]
angle Kelkaj donitaĵoj pri Polukso
angle Pri Saturno kaj ties lunoj
france La luno Polideŭko
germane Diono, Heleno kaj Polukso
|
||||||||||||||||||


