Hinwil (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Hinwil
Blazono de Hinwil
Schnebelhorn, plej alta punkto en Kantono Zuriko
Mapo de la distrikto Hinwil
district of the canton of Zürich
Kantono Zuriko
Ĉefloko Hinwil
Koordinatoj  47° 18′ N 8° 50′ O / 47.300 °N, 8.833 °O / 47.300; 8.833 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ N 8° 50′ O / 47.300 °N, 8.833 °O / 47.300; 8.833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 86020 (2009-12-31)
Areo 179,53 km²
Loĝantardenseco 479 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0105
vdr


La distrikto Hinwil estas kampara distrikto en sudoriento de la Kantono Zuriko. Ĝi havis 83117 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 86020 ĝis la 31-a de decembro 2009. La distrikto havas surfacon de 179.53 km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto Hinwil estas la koro de la regiono Zurika Oberlando (germane Zürcher Oberland, alemane Zürioberland). La regiono apartenas al la Antaŭalpoj kaj estas relative montareca. En la distrikto troviĝas la plej alta monto de la kantono, nome Schnebelhorn kun alteco de 1291,9 metroj super la marnivelo. En neĝoriĉaj vintroj en tiu regiono ankaŭ eblas skii kaj ekzistas kelkaj skiliftoj. La estonto de tiu-ĉi skiregiono tamen estas en danĝero pro la tutmonda varmiĝo.

Limoj[redakti | redakti fonton]

La distrikto Hinwil limas norde al la distrikto Pfäffikon, oriente al la Kantono Turgovio, sude al la Kantono Sankt-Galo, sud-okcidente al la distrikto Meilen kaj nord-oriente al la distrikto Uster.

Politikaj komunumoj de la distrikto Hinwil[redakti | redakti fonton]

La distrikto Hinwil konsistas el 11 komunumoj (stato 2011), el kiuj la urbo Wetzikon estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Poŝtkodo Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunuma
kodo
Bäretswil 8344 Bäretswil 4634 22.23 0111
Bubikon 8608 Bubikon 6394 11.58 0112
Dürnten 8635 Dürnten 6554 10.19 0113
Fischenthal 8497 Fischenthal 2282 30.25 0114
Gossau ZH 8625 Gosaŭo 9513 18.28 0115
Grüningen 8627 Grüningen 2972 8.77 0116
Hinwil 8340 Hinwil 10110 22.31 0117
Rüti ZH 8630 Rüti 11813 10.19 0118
Seegräben 8607 Seegräben 1298 3.75 0119
Wald ZH 8636 Wald 8918 25.25 0120
Wetzikon 8620 Wetzikon 21532 16.73 0121
Totale 11 86020 179,53 0105

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]