Hinwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hinwil
Blazono de Hinwil
Vilaĝa preĝejo de Hinwil
Kantono Zuriko
Distrikto Hinwil
Koordinatoj  47°18′13″N 8°50′41″O  /  47.30361°N, 8.84472°O / 47.30361; 8.84472 (Hinwil)Koordinatoj: 47°18′13″N 8°50′41″O  /  47.30361°N, 8.84472°O / 47.30361; 8.84472 (Hinwil)
Nombro de enloĝantoj 10110
Areo 22,31 km²
Alteco 565 m super marnivelo
Poŝtkodo 8340
Komunumkodo 0117
Mapo de Hinwil

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Hinwil estas la ĉefokumunmo de la samnoma distrikto en la Kantono Zuriko, Svislando. Kun 9774 loĝantoj fine de 2006 ĝi estis ĵus sub la statistika grandeco de urbo. Ĝis la 31-a de decembro 2009 la loĝantaro kreskis al 10110 personoj, pro kiu la loko povas esti konsiderata statistike kiel urbo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hinwil situas en la monteta regiono de la Zurika Oberlando je la piedo de la monto Bachtel proksimume 30 kilometrojn de la urbo Zuriko. Hinwil konsistas el la vilaĝoj kaj setlejoj Hinwil, Ringwil, Wernetshausen, Hadlikon, Bossikon, Erlosen kaj Girenbad.

Najbara komunumo[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hinwil limas en nordoriento al Bäretswil, en oriento al Fischenthal, en sudoriento al Wald, en sudo al Dürnten, en sudokcidento al Bubikon, en okcidento al Gosaŭo, kaj en nordokcidento al Wetzikon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ek de 1876 Hinwil estas konektita per la trajnlinio Wetzikon-Hinwil al la svisa fervojreto. La 1-a de juni 1901 estis malfermita la Uerikon-Bauma-Fervojo, kiu kondukis tra Hinwil. Tiu linio estis fermita en 1969 post akiro far la Svisaj Federaciaj Fervojoj. Memore nuntempe en somero ekzistas turismajn vaportrajnoj, kiuj veturas sur la ankoraŭ ekzistanta resto de tiu linio. Hodiaŭ Hinwil estas konektita al la zurika region-trajreto de la Zurika Trafik-Unio. Per la 0berland-aŭtoŝoseo la loko ankaŭ strate estas bone atingebla.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua domkumenta mencio de la komunumo datiĝas de la jaro 745 sur donacletero de iu "Landbert" favore al la Monaĥejo Sankt-Galo sub la nomo "Hunichinwilare". Supozeble en tiu tempo tie troviĝis alemana vilaĝeto. Okaze de renoviglaboroj de la reformita preĝejo oni malkovris en la interno de la preĝejo murrestaĵojn de la romia epoko. Dum mezepoko Hinwil apartenis al la kamparvoktejo Grüningen kaj dividis ties sorton. Per la reformacio en la jaro 1525 la regado pri Hinwil falis al la urbo Zuriko. En la jaro 1532 la rajtoj revenis al la johanitoj, kiuj tamen devigis sin nomumi zurikan vokton kiel prefekto. Dum la epoko de la reformacio Hinwil estis centro de la ribelo de la anabaptistoj. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Markus Brühlmeier: Hinwil en Historia Leksikono de Svislando (2007-12-18)

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Hinwil