Töss

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Töss
River Töss near Bauma.jpg
Rivero Töss proksime de Baŭmo
Longeco 50 km
Alteco de la fonto 1000 m
Meznombra trafluo 16,5 m³/s
Akvokolekta areo 381,2 km²
Alfluantoj Eulach kaj Kempt
Alfluas al Rejno
Alteco de la enfluejo ĉ. 360 m
Rivero en Eŭropo
v  d  r
Information icon.svg

Enhavo

Pri la rivero [redakti]

Töss [ˈtøːs] estas rivero en la oriento de la Kantono Zuriko. Ĝi havas longecon de 50 km. Ĝia fonto troviĝas en la Zurika Oberlando ĉe la montoj Schnebelhorn kaj Tössstock je alteco de proksimume 1000 m super la marnivelo. Ĝi trafluas la Tössvalon norden, pasas la urbon Vinterturon kaj alfluas ĉe la limo de Eglisaŭ kaj Freienstein-Teufen al la rivero Rejno.

Energiliveranto [redakti]

Jam en mezepoko la homoj utiligis la akvoenergion de la rivero Töss kaj ĝiaj alfluantoj konstruante akvomuelejojn laŭlonge de la rivero. Kun la industriiĝo en la 19-a jarcento la Tössvalo dank al la akvoenergio farĝis sidejo de multnombraj fabrikoj, kiel ekzemple diversaj kontoŝpinejoj aŭ la fama nutraĵentrepreno Maggi en Kempttal, kiu hodiaŭ apartenas al Nestlé.

Komunumoj laŭlonge de la rivero Töss [redakti]

Töss inter Pfungen kaj Dättlikon

La rivero Töss fluas de fonto ĝis alfluo tra la sekvantaj komunumoj: Fischenthal en la distrikto Hinwil, Baŭmo, Wila kaj Wildberg en la distrikto Pfäffikon, Turbenthal, Zell ZH, Vinterturo, Neftenbach, Pfungen kaj Dättlikon en la distrikto Vinterturo kaj Embrach, Rorbas, Freienstein-Teufen kaj Eglisaŭ en la distrikto Bülach.

Vidu ankaŭ [redakti]

Ekstera ligilo   Listo de riveroj en Svislando

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Retejo Fiŝkaptado en la rivero Töss, germanlingva
Ekstera ligilo    Paĝo Töss/Tössegg de la retejo de Zurika Unterlando, germanlingva