Zell ZH
| - La mallongigo ZH en Zell ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Zell.. |
| Zell ZH | |
|---|---|
| Kantono | Zuriko |
| Distrikto | Vinterturo |
| Koordinatoj | 47°26′57″N 8°49′25″O / 47.44917°N, 8.82361°OKoordinatoj: 47°26′57″N 8°49′25″O / 47.44917°N, 8.82361°O |
| Nombro de enloĝantoj | 4938 |
| Areo | 12,70 km² |
| Alteco | 541 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8487 |
| Komunumkodo | 0231 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Zell ZH estas komunumo en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4938 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La komunumo konsistas el la municipoj Zell, Rikon, Kollbrunn kaj Rämismühle, kaj la setlejoj Oberlangenhard, Unterlangenhard, Lettenberg, Schoren kaj Garten.
Geografio [redakti]
Zell situas en la Tössvalo en la Zurika Oberlando inter Turbenthal kaj Vinterturo.
Trafiko [redakti]
Zell situas ĉe la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Vinterturo tra la Tössvalo al Rüti ZH, kiu estas servita per la regiona trajnlino S26 de la Zurika Trafik-Unio. Zell ZH disponas pri tri stacidomoj ĉe tiu-ĉi linio, nome Kollbrunn, Rikon kaj Rämismühle-Zell.
Historio [redakti]
La unua skriba mencio de la municipo Zell datiĝas el la jaro 741 kiel Celle en donacdokumento al la Monaĥejo Sankt-Galo. En la 12-a jarcento la posedrajtoj de Zell transiris de la Monaĥejo Sankt-Galo al la Grafoj de Kiburgo. Post la formorto de la familio Kiburgo la novaj posedantoj fariĝis ties heredantoj, la Habsburgoj. Post la Malnova Zurika Milito la tuta Grafejo Kiburgo, al kiu apartenis ankaŭ la municipoj de la hodiaŭa komunumo Zell ZH, estis vendita al la urbo Zuriko.
La politiko Zell ZH en ĝia hodiaŭ formo estiĝis en la jaro 1934 per kuniĝo de la antaŭe sendependaj municipoj kaj setlejoj.
Vidu ankaŭ [redakti]
Aliaj lokoj kun la nomo Zell
Eksteraj Ligiloj [redakti]
|
||||||