Altikon
| Altikon | |
|---|---|
| Kantono | Zuriko |
| Distrikto | Vinterturo |
| Koordinatoj | 47°34′24″N 8°46′52″O / 47.57333°N, 8.78111°OKoordinatoj: 47°34′24″N 8°46′52″O / 47.57333°N, 8.78111°O |
| Nombro de enloĝantoj | 615 |
| Areo | 7,68 km² |
| Alteco | 393 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8479 |
| Komunumkodo | 0211 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Altikon estas komunumo en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 615 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio [redakti]
Kvankam Altikon situas en la distrikto Vinterturo oni atribuas la komunumon al la Zurika Vinlando. Ĝi situas ĉe la bordo de la rivero Turo. Al Altikon apartenas krom Altikon mem la municipoj kaj setlejoj Feldi, Ober Herten kaj Unter Herten.
Najbaraj vilaĝoj [redakti]
La komunumo Altikon limas al Dinhard, Ellikon ĉe Turo, Neunforn (Kantono Turgovio), Rickenbach, Thalheim ĉe Turo kaj Uesslingen-Buch (Kantono Turgovio).
Trafiko [redakti]
De la stacidomo Thalheim-Altikon de la Svisaj Federaciaj Fervojoj en la najbara komunuo Thalheim ĉe Turo oni atingas per la regiona trajno S29 de la Zurika Trafik-Unio facile en duonhora kadenco la urboj Vinterturo kaj Stein ĉe Rejno. Krome dum la plej trafikriĉ horoj de la centro de Altikon cirkulas la poŝtaŭtobuslinio 615 al Sulz-Rickenbach.
Historio [redakti]
Unua skriba mencio de Altikon datiĝas el la jaro 1243, kiam ĝi estis menciita kiel la loĝloko de la Sinjoroj de Altilicon, kiuj estis servantoj de la Grafoj de Kiburgo. La urbo Zuriko akiris la komunumon Altikon en la jaro 1696 kaj submetis ĝin al la administrado far la supervoktoj de la Grafejo Kiburgo.
Eksteraj Ligiloj [redakti]
|
||||||