Elgg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Elgg (stacidomo).
Elgg
Blazono de Elgg
Protestanta preĝejo de Elgg
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Vinterturo
Koordinatoj  47° 30′ 2″ N 8° 52′ 8″ O / 47.50056 °N, 8.86889 °O / 47.50056; 8.86889 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 2″ N 8° 52′ 8″ O / 47.50056 °N, 8.86889 °O / 47.50056; 8.86889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3697
Areo 15,53 km²
Alteco 530 m super marnivelo
Poŝtkodo 8353
Komunumkodo 0217
Mapo de Elgg
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Elgg estas historia urbeto en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 3697 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La urbeto estas aparte vizitinda pro siaj multnombraj faktrabdomoj el la mezepoko.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Elgg situas en la supera valo de la rivero Eulach en la Zurika Vinlando. Sur la teritorio de Elgg situas la Guemülilageto, kiu estas beleta biotopo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Elgg limas en nordo al Bertschikon, en nordoriento al Hagenbuch, en oriento al Aadorf (TG), en sudo kaj okcidento al Hofstetten ĉe Elgg, kaj en nordokcidento al Elsau.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Elgg havas stacidomon ĉe la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Vinterturo al Sankt-Galo. Per la regiona trajnlinio S35 de la Zurika Trafik-Unio, kiun servas la privata fervojkompanio THURBO, la komunumo estas labortage en duonhora kaj semajnfine kaj festotage en hora kadenco konektita kun Vinterturo. La veturdaŭro estas 15 minutoj. Ankaŭ poŝtaŭtobuso servas la urbeton. Ankaŭ aŭtomobile per la nacia aŭtoŝoseo A1 Elgg estas bone atingebla.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Elgg datiĝas el la jaro 760 kiel Ailaghoga. En la 13-a jarcento Elgg fariĝis posedaĵo de la Habsburgoj, kiuj koncesiis al la komunumo en la jaro 1370 la merkatrajton kaj en la jaro 1371 la urborajton. Per la transiro de la Grafejo Kiburgo al la urbo Zuriko meze de la 15-a jarcento ankaŭ la komunumo Elgg fariĝis zurika.

Oni rakontas ke en la setlejo Heiligaŭ, kiu apartenas al Elgg, naskiĝis en la jaro 840 la fama verkisto kaj monaĥo Notker Balbulus, laŭ aliaj fontoj ties naskiĝoloko tamen estis Jonschwil en Kantono Sankt-Galo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]