Porrentruy (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Distrikto Porrentruy
Blazono de la distrikto Porrentruy
Panoramo de Porrentruy vidita de la kastelturo
Mapo de la distrikto Porrentruy
Kantono Ĵuraso
Ĉefloko Porrentruy
Koordinatoj  47°25′N 7°4′O  /  47.417°N, 7.067°O / 47.417; 7.067 (Porrentruy (distrikto))Koordinatoj: 47°25′N 7°4′O  /  47.417°N, 7.067°O / 47.417; 7.067 (Porrentruy (distrikto))
Nombro de enloĝantoj 24239(2009-12-31)
Areo 335,12 km²
Loĝantardenseco 72,3 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2603


La distrikto Porrentruy (france district de Porrentruy, germane ankaŭ Bezirk Pruntrut) estas administra unuo de Kantono Ĵuraso. Ĝi havis 24239 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝi kongruas teritorio kun la regiono Ajoie. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Porrentruy.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto Porrentruy situas en la Ĵurasa Montaro tute en nordokcidento de Svislando, norde de la rivero Doubs. De tri flankoj ĝi estas ĉirkaŭita de Francio kaj nur en sudo limas al svisa teritorio. Tra la distrikto fluas la rivero Allaine.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al la publika transportreto Porrentruy estas konektita unuflanke per la reto de la Ĵurasaj Fervojoj kaj aliflanke per busreto, kiun funkciigas tiu-ĉi sama entrepreno kaj ankaŭ per multnobraj poŝtaŭtolinio. Ekzistas planoj konstrui TGV-linio de Zuriko, tra Berno, Porrentruy kaj Belfort al Parizo.

La svisa aŭtovojo A16 konektas la distriktĉefurbon Porrentruy kun Bielo, kie ĝi aliras al la svisa aŭtovojo A5.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Krom la agrikulturo kaj turismo la ĉefa enspezofonto de la regiono estas la horloĝoindustrio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum mezepoko la regiono de Porrentruy apartenis al la Princepiskopejo Bazelo. Post la franca revolucio de 1792 la teritorio de la hodiaŭa distrikto dum mallonga tempo formis parton de la Raŭraka Respubliko, kiu en 1793 estis integrita al Francio kiel departemento Mont Terrible. De 1800 ĝis 1815 ĝi apartenis al la franca departemento Haut-Rhin. En 1816 ĝi estis atribuita de la Viena Kongreso al la svisa Kantono Berno kaj estis fondita la ofica distrikto Porrentruy, kiu post la ĵurasa baloto je la 1-a de januaro 1979 fariĝis la hodiaŭa distrikto Porrentury de la nove fondita Kantono Ĵuraso.

Komunumoj de la distrikto Porrentruy[redakti | redakti fonton]

La distrikto Porrentruy konsistas (stato en 2009) el 22 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Porrentruy estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Alle Alle 1324 23,05 6771
Basse-Allaine Basse-Allaine 1324 22,97 6807
Beurnevésin Beurnevésin 144 5,10 6773
Boncourt JU Boncourt 1299 9,02 6774
Bonfol JU Bonfol 684 13,59 6775
Bressaucourt Bressaucourt 420 9,49 6776
Bure Bure 2915 13,69 6778
Clos du Doubs Clos du Doubs 1318 61,86 6808
Coeuve Coeuve 682 11,59 6781
Cornol Cornol 893 10,43 6782
Courchavon Courchavon 305 6,19 6783
Courgenay Courgenay 2136 18,43 6784
Courtedoux Courtedoux 721 8,13 6785
Damphreux Damphreux 169 5,62 6787
Fahy JU Fahy 361 7,78 6789
Fontenais Fontenais 1256 10.48 6790
Grandfontaine JU Grandfontaine 361 8,94 6792
Haute-Ajoie Haute-Ajoie 1014 36,43 6809
La Baroche La Baroche 1207 31,1 6810
Lugnez JU Lugnez 207 5,13 6793
Porrentury Porrentruy 6641 14,84 6800
Rocourt JU Rocourt 158 4,48 6803
Vendlincourt Vendlincourt 552 9,14 6806
Totale 23 24239 335,12 2603

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]