Burgdorf BE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo kaj komunumo en Kantono Berno (mallongigo "BE"). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Burgdorf.
Burgdorf
Blazono de Burgdorf
Blazono de Burgdorf
Blazono de Burgdorf
Kastelo de Burgdorf
Kastelo de Burgdorf
Kastelo de Burgdorf
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo (administra distrikto)
Malnova distrikto ĝis 2009 Burgdorf
Koordinatoj  47° 3′ 25″ N 7° 37′ 35″ O / 47.05694 °N, 7.62639 °O / 47.05694; 7.62639 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 25″ N 7° 37′ 35″ O / 47.05694 °N, 7.62639 °O / 47.05694; 7.62639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 15049
Areo 15,60 km²
Alteco 533 m super marnivelo
Poŝtkodo 3400-3402
Komunumkodo 0404
Mapo de Burgdorf priskribo de mapo=Mapo de Burgdorf
Mapo de Burgdorf
priskribo de mapo=Mapo de Burgdorf
vdr

Burgdorf (germane Burgdorf, france Berthoud) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 la ĉefurbo de la samnoma distrikto kaj ek de la 1-a de 2010 urbo kaj komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 15049 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo Burgdorf situas ĉe la bordo de la rivero Emme, 15 kilometrojn nordoriente de la federacia urbo Berno.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La urbo limas en nordo al Kirchberg kaj Wynigen, en oriento al Heimiswil, en sudo al Hasle ĉe Burgdorf, Oberburg kaj Krauchthal, kaj en okcidento al Mötschwil, Rüti ĉe Lyssach kaj Lyssach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Trajno en la stacidomo de Burgdorf

La stacidomo Burgdorf situas ĉe la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Zuriko kaj estas haltejo de rapidtrajnoj. De Burgdorf eliras ankaŭ fervojlinioj al Soloturno kaj al Konolfingen.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Berno, kaj ĝi disponas pri propra alveturejo al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Ĝenevo tra Berno, Zuriko kaj Sankt-Galo al Sankt-Margreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de la Kastelo Burgdorf (kiel Burtorf) datiĝas el la jaro 1175. La unua mencio de la urbo okazis 61 jarojn poste en la jaro 1236 kiel in oppido Burchtorff. La urbo estis fondaĵo de la Zeringoj. Post la formorto de la Zeringoj la urbo fariĝis posedaĵo de la Kiburgoj. En la jaro 1384 la urbo fariĝis posedaĵo de la urbo Berno. Tio ne plaĉis la la civitanoj de Burgdorf kaj kun la help de la Kiburgoj ili resistis, kio kondukis en la Milito de Burgdorf 1383 kaj 1384 al sieĝo de la urbo fare de Berno. La Kiburgoj devis finfine cedi. Formale Berno aĉetis la urbon por ne veki la impreson de kontraŭjuro akiro de la urbo, kion Kiburgo akceptis pro urĝa monbezono.

En la jaro 1760 en granda inscendio forbruliĝis pli ol 60 domoj.

De 1800 ĝis 1804 en Burgdorf Johann Heinrich Pestalozzi kreis sian instru- kaj edukmetodon kaj skribis sian ĉefverkon Kiel Getrud instruas siajn infanojn [originala titolo Wie Gertrud ihre Kinder lehrt].

En la jaro 1875 estis malfermita la fervojlinio de Soloturno tra Burgdorf al Langnau BE kaj Thun kiel unua plene elektra trajnlinio en Eŭropo.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

En 1909 Jakob Schmid fondis en Burgdorf Esperanto-Grupon kun la helpo de Wilhelm Haase-Meister kaj Ernst Krenger. Tiu aktiveco ĉesis, kiam eksplodis la 1-a mondmilito. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 223)


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]