Zielebach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zielebach
Blazono de Zielebach
Blazono de Zielebach
Blazono de Zielebach
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  47° 9′ 31″ N 7° 34′ 35″ O / 47.15861 °N, 7.57639 °O / 47.15861; 7.57639 (mapo)Koordinatoj: 47° 9′ 31″ N 7° 34′ 35″ O / 47.15861 °N, 7.57639 °O / 47.15861; 7.57639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 322
Areo 1,92 km²
Alteco 460 m super marnivelo
Poŝtkodo 4564
Komunumkodo 0556
Mapo de Zielebach
Mapo de Zielebach
Mapo de Zielebach
vdr

Zielebach estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 322 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Zielebach situas en la Svisa Mezlando sur la orienta flanko de flotebenaĵo de la rivero Emme. La komunumo konsistas el la vilaĝo Zielebach, kiu praktike kunkreskis kun la vilaĝo Obergerlafingen, la setlejo Ischlag en sudo de la komunumo kaj la eksklavo Schachen, kiu situas nordokcidente de la cetera komunuma teritorio ĉe la bordo de la rivero Emme. Okcidente de la vilaĝo Zielebach etendiĝas la arbaro Wilerwald.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,92 km², de kiuj 48,4% estas kovritaj de arbaro, 40,1% servas por agrikulturo kaj 8,9% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Zielebach limas en nordo al Gerlafingen (SO), en oriento al Obergerlafingen (SO), en sudsudoriento al Koppigen, en sudo al Utzenstorf, kaj en okcidento al Wiler ĉe Utzenstorf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Zielebach situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La kantona ĉefvojo n-ro 270 de Gerlafingen al Koppigen pasas okcidente de la komunumo sur teritorio de la komunumo Obergerlafingen. Zielebach atingeblas pere de flankaj vojoj de Obergerlafingen, Wiler ĉe Utzwil kaj Gerlafingen. La trajnlinio de Burgdorf al Soloturno pasas tra la teritorio de Schachen, kie troviĝas granda ranĝostacio. Stacidomo por persona transporto tamen ne ekzistas sur la komunuma teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Zielebach datiĝas el la jaro 1320 kiel Zielibach. Ek de 1514 Zielebach apartenis al la berna Kamparvoktejo Landshut. En 1803 Zielebach estis atribuita al la distrikto Fraubrunnen kaj per ties malfondo ĝi la 1-an de januaro 2010 ĝi estis integrita al la administra distrikto Emme-Valo.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]