Schangnau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schangnau
Blazono de Schangnau
Blazono de Schangnau
Blazono de Schangnau
Vido de Chuderhusi Hohgant
Vido de Chuderhusi Hohgant
Vido de Chuderhusi Hohgant
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto
Malnova distrikto ĝis 2009 Signau
Koordinatoj  46° 49′ 0″ N 7° 51′ 0″ O / 46.81667 °N, 7.85000 °O / 46.81667; 7.85000 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 0″ N 7° 51′ 0″ O / 46.81667 °N, 7.85000 °O / 46.81667; 7.85000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 906
Areo 36,5 km²
Alteco 930 m super marnivelo
Poŝtkodo 6197
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Schangnau
Mapo de Schangnau
Mapo de Schangnau
vdr

Schangnau estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo en la distrikto Signau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 906 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Schangnau situas en la supra Emme-Valo. Tute en la sudo de la komunumo ĉe la limo al Kantono Lucerno fontas la rivero Emme, kiu trafluas la tutan komunumon de sudo al nordo. La plej alta punkto de la komunumo estas Furggengütsch, kiu estas kun alteco de 2197 m s.m. la plej alta pinto de Hohgant. En la sudo de la komunumo troviĝas marĉkamparo de nacia signifo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schangnau limas en nordo al Eggiwil kaj Escholzmatt-Marbach (LU), en oriento al Flühli (LU), en sudo al Habkern, kaj en okcidento al Eriz kaj Röthenbach en Emme-Valo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Per publika trafiko Schangnau atingeblas nur ek de Kantono Lucerno per poŝtaŭto ek de Escholzmatt.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

De la laborlokoj en Schangnau 64 % apartenas al la agrikultura sektoro, 18 % al la industria sektoro kaj 18% al la servoperado. La komunumo do estas tipe kampara vilaĝo. Por la turismo la komunumo ofertas kampadejon kaj kurachotelon en Kemmeribodenbad. Ekzistas ankaŭ pluraj gastejoj, kiuj ofertas tranokteblecojn. En vintro en Bumbach funkcias skiliftoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio de Schangnau datiĝas el la jaro 1389, kiam la berna nobelo Jost zum Walde akiris la jurisdikcion pri Tschangnau por 180 guldenoj.

La herdantantoj de Jost zum Walde vendis la komunumon Schangnau en la jaro 1420 por 150 guldenoj al la urbo Berno. Ĝi apartenis ĝis la jaro 1790 al la kamparvoktejo Trachselwald kaj ek de 1803 al la distrikto Signau.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]