Heimiswil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heimiswil
Blazono de Heimiswil
Blazono de Heimiswil
Blazono de Heimiswil
Reformita preĝejo de Heimiswil
Reformita preĝejo de Heimiswil
Reformita preĝejo de Heimiswil
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Burgdorf
Koordinatoj  47° 3′ 53″ N 7° 39′ 35″ O / 47.06472 °N, 7.65972 °O / 47.06472; 7.65972 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 53″ N 7° 39′ 35″ O / 47.06472 °N, 7.65972 °O / 47.06472; 7.65972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1636
Areo 23,35 km²
Alteco 615 m super marnivelo
Poŝtkodo 3412
Komunumkodo 0407
Mapo de Heimiswil
Mapo de Heimiswil
Mapo de Heimiswil
vdr

Heimiswil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1636 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Heimiswil situas en la Svisa Mezlando en suba Emme-Valo rekte oriente de la urbo Burgdorf. En sudokcidento al komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la bordo de la rivero Emme. En Berg troviĝas la fontoregiono de la rivero Oesch. La komunumo konsistas el la kvar partoj Heimiswil-Dorf (kun la setlejoj Niederdorf, Oberdorf, Hoferen kaj Rumistal), Busswil, Berg (kun la vilaĝetoj Hueb, Wil, Kaltacker kaj Färberg), kaj Rotenbaum (kun la vilaĝetoj Vorder Rinderbach kaj Lueg). En ĉiuj kvar komunumopartoj krome ekzistas pluraj izolitaj bieneoj kaj domgrupoj. Oriente de la komunumo inter Wynigen kaj Affoltern krome ekzistas eksklavo kun la setlejoj Hirsegg kaj Eich.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 23,35 km², de kiuj 33,7% estas kovritaj de arbaro, 61,1% servas por agrikulturo kaj 5,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Heimiswil limas en nordo al Wynigen, en oriento al Affoltern en Emme-Valo, en sudo al Rüegsau, en sudsudokcidento al Hasle ĉe Burgdorf, kaj en okcidento al Burgdorf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Heimiswil situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo plej bone atingeblas per la vojo n-ro 245 de Burgdorf. Tre mallarĝaj flankaj vojo krome kondukas al Rumendingen kaj al Affoltern en Emme-Valo. Per buslinio al Burgdorf la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Heimiswil datiĝas el la jaro 1250 kiel Heimoltswiler. Dum mezepoko ekzistis terremparo en loko nomita Tschoggen. Dum mezepoko posedantoj de Heimiswil estis la Grafoj de Kiburgo. En la jaro 1402 ili vendis la malaltan jurisdikcion pri Heimiswil al la urbo Burgdorf. Burgdorf atribuis la teritorion de Heimiswil al sia voktejo Grassil. Inter 1502 kaj 1519 la urbo Berno atribuis la altanjurisdikcion ankaŭ al Burgdorf.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]