Mötschwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mötschwil
Blazono de Mötschwil
Blazono de Mötschwil
Blazono de Mötschwil
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Burgdorf
Koordinatoj  47° 2′ 59″ N 7° 34′ 7″ O / 47.04972 °N, 7.56861 °O / 47.04972; 7.56861 (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 59″ N 7° 34′ 7″ O / 47.04972 °N, 7.56861 °O / 47.04972; 7.56861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 137
Areo 2,95 km²
Alteco 530 m super marnivelo
Poŝtkodo 3324
Komunumkodo 0416
Mapo de Mötschwil
Mapo de Mötschwil
Mapo de Mötschwil
vdr

Mötschwil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 137 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mötschwil situas en la Svisa Mezlando sur la sudokcidenta flanke de la flotebenaĵo de la rivero Emme, proksimume 4 kilometrojn okcidente de la urbo Burgdorf. La komunumo Mötschwil konsistas el la vilaĝoj Mötschwil kaj Schleumen (sur alteco de 552 m s.m. en sudo de la komunumo oriente de la monteto Haselberg) kaj la setlejo Kreuzweg (en alemana lingvo Chrützweg, sur alteco de 548 m s.m. en oriento de la komunumo, kie situas la lernejo). La arbara monteto Haselberg estas kun alteco de 651 m s.m. la plej alta punkto de la komunumo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,95 km², de kiuj 30,2% estas kovritaj de arbaro, 63,4% servas por agrikulturo kaj 5,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mötschwil limas en nordo al Lyssach, en nordoriento al Rüti ĉe Lyssach, en sudoriento al Burgdorf, en sudo al Hettiswil, kaj en okcidento al Hindelbank.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Mötschwil pasas la kantona ĉefvojo 245 de Burgdorf al Hindelbank, kie ĝi kuniĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 1. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 5 kilometrojn norde apud Kirchberg. Antaŭe ekzistis buslinio de Burgdorf al Hindelbank, kiu tamen ĉesis funkcii, kial la komunumo nuntempe ne plu disponas pri konekto al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Mötschwil datiĝas el la jaro 1294 Müschwile, en la jaro 1328 aperis mencio kiel Mötschwile. Sur la komunuma teritorio estis malkovrita tombejkampo el la La-Tène-epoko. Dum mezepoko la Grafoj de Kiburgo kaj diversaj monaĥejoj estis bienposedantoj kaj senjoroj de Mötschwil. Ek de 1471 Mötschwil apartenis al la Voktejo Burgdorf, kiu post la Helveta Revolucio fariĝis la distrikto Burgdorf, al kiu Mötschwil apartenis ĝis ties malfondo kaj integriĝo al la nova administra distrikto Emme-Valo je la 1-a de januaro 2010. Ĝis 1911 la komunumo nomiĝis Mötschwil-Schleumen.[3]

Subĉiela rokmuzikfestivalo[redakti | redakti fonton]

En Mötschwil ek de 2005 regule okazas en somero subĉiela rokmuzikvestivalo kun konataj svisaj kaj alilandaj rokmuzikgrupoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]