Rüderswil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rüderswil
Blazono de Rüderswil
Blazono de Rüderswil
Blazono de Rüderswil
Tipa kamparana domo en Zollbrück, komunumo Rüderswil
Tipa kamparana domo en Zollbrück, komunumo Rüderswil
Tipa kamparana domo en Zollbrück, komunumo Rüderswil
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Signau
Koordinatoj  46° 59′ 5″ N 7° 43′ 26″ O / 46.98472 °N, 7.72389 °O / 46.98472; 7.72389 (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ 5″ N 7° 43′ 26″ O / 46.98472 °N, 7.72389 °O / 46.98472; 7.72389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2341
Areo 17,2 km²
Alteco 655 m super marnivelo
Poŝtkodo 3437
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Rüderswil
Mapo de Rüderswil
Mapo de Rüderswil
vdr

Rüderswil estas komunumo en la distrikto Signau en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2341 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rüderswil situas en Emme-Valo ambaŭflanke de la rivero Emme norde de Lauperswil, kun kiu ĝi dividas la vilaĝon Zollbrück. Al la komunumo apartenas krom Rüderswil mem la vilaĝoj Schwanden, kaj partoj de la vilaĝoj Ranflüh kaj Zollbrück.

La komunumo havas areon de entute 17km², de kiuj 12km² estas utiligataj por agrikulturo kaj 3,77km² konsistas el arbaro.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas en nordo al Lützelflüh kaj Trachselwald, en oriento al Lauperswil, kaj en okcidento al Landiswil, Oberried kaj Hasle ĉe Burgdorf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rüderswil situas ĉe la trajnlinioj de Langnau en Emme-Valo al Berno kaj de Burgdorf al Konolfingen, kiuj estas servataj de regionaj trajnoj de la Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rüderswil datiĝas el la jaro 1146 kiel Röderswilare. La setlejo Ried jam menciiĝis en la jaro 894. La unua mencio de Rüderswil kiel paroĥo okazis en la jaro 1275. En mezepoko en Rüderswil unue regis kavaliroj de la Germana Ordeno, poste la paroĥaj interezrajtoj transiris al la Monaĥejo Chorherrenstift en Berno. Post la reformacio en la jaro 1528 la suverenco pri Rüderswil definitive transiris al la berna ŝtato.

En la jaro 1615 naskiĝis en la setlejo Schönholz en la komunumo Rüderswil la kamparana gvidanto Niklaus Leuenberger, kiu estis senkapigita en Berno la 27-an de aŭgusto 1652.

Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Rüderswil apartenis al la kamparvoktejo Trachselwald. Post la disfalo de la Helveta Respubliko ek de la jaro 1804 Rüderswil formas parton de la distrikto Signau.

La 17-an de majo 2009 la loĝantaro de la du komunumoj Lauperswil kaj Rüderswil voĉdonos pri kunigo de la du komunumoj al unu sola politika komunumo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]