Bätterkinden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bätterkinden (stacidomo).
Bätterkinden
Blazono de Bätterkinden
Blazono de Bätterkinden
Blazono de Bätterkinden
Aera vido de Bätterkinden, fotita en aprilo 2011 el balono
Aera vido de Bätterkinden, fotita en aprilo 2011 el balono
Aera vido de Bätterkinden, fotita en aprilo 2011 el balono
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  47° 8′ 0″ N 7° 32′ 0″ O / 47.13333 °N, 7.53333 °O / 47.13333; 7.53333 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ 0″ N 7° 32′ 0″ O / 47.13333 °N, 7.53333 °O / 47.13333; 7.53333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3054
Areo 10,19 km²
Alteco 473 m super marnivelo
Poŝtkodo 3315
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Bätterkinden
Mapo de Bätterkinden
Mapo de Bätterkinden
vdr

Bätterkinden estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3054 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bätterkinden situas en Svisa Mezlando ĉe la okcidenta bordo de la rivero Emme en nordo de la administra distrikto Emme-Valo. La komunuo troviĝas proksimume 10 kilometrojn sude de Soloturno kaj 20 kilometreojn norde de Berno. En okcidento al komunumo etendiĝas en la ebenaĵo de la Valo de Limpach. La rivereto Limpach formas la nordokcidentan komunumlimon kaj ankaŭ la kantonlimon al Soloturno, dum Emme formas la limon en okcidento. Sude de la komunumo situas arbaraj montetoj. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bätterkinden kaj la setlejoj Kräiligen, Alp, Holzhäusern, Berchtoldshof, Buuchi, Studenacher, Oberer Löffelhof, Unterer Löffelhof, Neumatt, Niedermatt kaj Rütti.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bätterkinden limas en nordo al Lohn-Ammannsegg (SO), en nordoriento al Wiler ĉe Utzenstorf, en oriento al Utzenstorf, en sudo al Fraubrunnen, en sudsudokcidento al Schalunen, en sudokcidento al Limpach, en okcidento al Buchegg (SO), kaj en nordnordokcidento al Lüterkofen-Ichertswil (SO).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Bätterkinden pasas de nordo al sudo la kantona ĉefvojo n-ro 12 de Berno al Soloturno, kiu kruciĝas en la centro de la komunumo kun la kantona ĉefvojo n-ro 251 de Koppigen tra la Valo de Limpach al Grossaffoltern. La komunumo disponas pri stacidomo de la trama mallarĝspura fervojlinio de Soloturno al Berno. En la komunumo ekzistas loka buslinio inter la vilaĝo Kräiligen en nordo kaj la ĉefvilaĝo Bätterkinden kaj ankaŭ estas poŝtaŭtolinio tra la Valo de Limpach al Messen. Dum la noktoj de vendredo kaj sabato ankaŭ estas lokaj busoj al Berno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bätterkinden datiĝas el la jaro 1261 kiel Beturchingen. En la jaro 1261 Bätterkinden formis parton de la kiburga voktejo Utzenstorf. En la jaro 1406 iu Henriko de Ringoltingen aĉetis Bätterkinden, kiu estis pandigita fare de la kiburgoj. Bätterkinden ek de tiam formis kune kun Utzenstorf la Senjorujon Landshut. En la jaro 1510 la urbo Berno aĉetis la vilaĝon Bätterkinden.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]