Oberösch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Oberösch
Blazono de Oberösch
Blazono de Oberösch
Kopigen kaj ĉirkaŭo, Oberösch dekstre supre en la bildo
Kopigen kaj ĉirkaŭo,
Oberösch dekstre supre en la bildo
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Burgdorf
Koordinatoj  47°6′30″N 7°36′36″O  /  47.10833°N, 7.61°O / 47.10833; 7.61 (Oberösch)Koordinatoj: 47°6′30″N 7°36′36″O  /  47.10833°N, 7.61°O / 47.10833; 7.61 (Oberösch)
Nombro de enloĝantoj 111
Areo 2,15 km²
Alteco 489 m super marnivelo
Poŝtkodo 3424
Komunumkodo 0419
Mapo de Oberösch
Mapo de Oberösch
v  d  r
Information icon.svg

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Oberösch estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 111 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oberösch situas en la Svisa Mezlando sur la flotebenaĵo de la riveroj Emme kaj Oesch ĉe la brodo de ĉi-lasta. La komunumo konsistas el la vilaĝo Oberösch kaj kelkaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,15 km², de kiuj 34,0% estas kovritaj de arbaro, 59,5% servas por agrikulturo kaj 5,1% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oberösch limas en nordo al Niederösch, en oriento al Rumendingen, en sudo al Ersigen, kaj en okcidento al Utzenstorf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Berno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en sudokcidento apud Kirchberg en distanco de proksimume 5 kilometroj. Per buslinio de Koppigen al Burgdorf la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Oesch datiĝas el la jaro 886 kiel Osse. En la jaro 1310 unuan fojon menciiĝas Oberösch en latina lingvo kiel villa Öschge superioris. Laŭ la dokumento de la jaro 886 la Monaĥejo Sankt-Galo posedis bienojn en Oesch. La vilaĝo tiam apartenis al la reĝo de Burgonjo, respektive al la paroĥo de Kirchberg, kun kiu ĝi en la jaro 994 fariĝis havaĵo de la alzaca Monaĥejo Selz. En la 13-a kaj 14-a jarcentoj la Grafoj de Kiburgo fariĝis bienposedantoj en Oesch. En la jaro 1423 la malalta jurisdikcio pri Oesch estis aĉetita de la urbo Burgdorf, kiu atribuis la vilaĝon Oberösch al sia voktejo Grasswil. La alta jurisdikcio apartenis al la berna Kamparvoktejo Wangen. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  2. Fonto: Anne-Marie Dubler: Oberösch en Historia Leksikono de Svislando (2011-04-28)

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]