Hellsau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hellsau
Blazono de Hellsau
Blazono de Hellsau
Blazono de Hellsau
Hellsau
Hellsau
Vilaĝeniro de Hellsau venante de Höchstetten
ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 1
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Burgdorf
Koordinatoj  47° 8′ 49″ N 7° 38′ 54″ O / 47.14694 °N, 7.64833 °O / 47.14694; 7.64833 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ 49″ N 7° 38′ 54″ O / 47.14694 °N, 7.64833 °O / 47.14694; 7.64833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 193
Areo 1,48 km²
Alteco 478 m super marnivelo
Poŝtkodo 3429
Komunumkodo 0408
Mapo de Hellsau
Mapo de Hellsau
Mapo de Hellsau
vdr


Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Hellsau estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 193 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hellsau situas en la Svisa Mezlando inter Herzogenbuchsee kaj Burgdorf, oriente de la flotebenaĵo de la rivero Emme. La relative malgranda komunumo konsistas el la tri setlejoj Freienhof, Hellsau kaj Mösli, kiuj viciĝas laŭlonge de la kantona ĉefvojo n-ro 1. La nordan limon de la komunumo formas la rojo Chrümelbach, kiu alfluas al Oesch. La plej alta punkto situas en sudo sur la deklivo de Grossholz sur alteco de 571 m s.m. La komunumoj Alchenstorf, Hellsau, Höchstetten, Koppigen kaj Willadingen formas la komunumasocion Koppigen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,48 km², de kiuj 23,6% estas kovritaj de arbaro, 70,2% servas por agrikulturo kaj 6,6% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hellsau limas en nordo al Heinrichswil-Winistorf (SO), en oriento al Seeberg, en sudo al Alchenstorf, kaj en okcidento al Höchstetten.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Berno al Zuriko, laŭ kiu viciĝas tri setlejoj de la komunumo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en Kirchberg den distanco de proksimume 7 kilometroj sudokcidente. La unika konekto al la publika transportreto estas la nokta buso nr-o M12 de Bero al Langenthal respektive Wangen ĉe Aro dum la noktoj de vendredo al sabato respektive sabato al dimanĉo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Hellsau datiĝas el la jaro 1275 kiel Hellesowe. Apud la bieno de la familio Äbi estis trovita frumezepoka tombokampo, kie verŝajne situis la en 1275 kaj 1353 menciita kaj post la reformacio malkonstruita preĝejo. Ĝis la Helveta Revolucio Hellsau apartenis al la tribunala distrikto Koppigen, kies historian sorton ĝi dividis. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Hellsau apartenis al la distrikto Wangen. Ek de 1803 ĝi estis komunumo de la distrikto Burgdorf, kiu en la jaro 2010 plej parte estis integrita al la administra distrikto Emme-Valo.[2] Ek de 1820 la komunumo kune kun la najbara komunumo Höchstetten funkciigas la bazan lernejon Moos.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]