Sudaj Alpoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Neĝa pejzaĝo de Sudaj Alpoj en satelita bildo de Suda Insulo.

La Sudaj Alpoj estas montara teritorio kiu etendas laŭlonge de la okcidenta flanko de la Suda Insulo de Novzelando. Ĝi formas naturan dividan teritorion laŭlonge de la tuta Suda Insulo. La termino "Sudaj Alpoj" ĝenerale aludas al la tuta teritorio, kvankam oni donas separatajn nomojn al multaj pli malgrandaj teritorioj kiuj formas parton de ĝi.

La teritorio estas ofte konata en Novzelando kiel la Ĉefa Divido, ĉar ĝi fakte separas la pli loĝatan orientan flankon de la insulo el la okcidenta marbordo. Politike la montopintoj de la Sudaj Alpoj formas la limojn de la regionoj Canterbury kaj West Coast.