Dent Blanche

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dent Blanche
Dent Blanche vidita de oriento
Dent Blanche vidita de oriento
Alteco 4357 metroj
Situo Svislando
Montaro Valezaj Alpoj
Koordinatoj 46°2′0″N 7°36′45″O  /  46.03333°N, 7.6125°O / 46.03333; 7.6125 (Dent Blanche)Koordinatoj: 46°2′0″N 7°36′45″O  /  46.03333°N, 7.6125°O / 46.03333; 7.6125 (Dent Blanche)
Unua grimpo 18-a de julio 1862 fare de Thomas Stuart Kennedy kaj aliaj
Plej facila montgrimpo Sudkresto
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Dent Blanche (Esperanto ankaŭ Dento Blanka, historia germana nomo ne plu uzata estas Steinbockhorn) estas piramidforma montpinto en la Valezaj Alpoj sur la lingvolimo inter la franca kaj germana parto de Svislando. De la pinto eliras kvar krestoj praktike ekzakte laŭ la kvar ĉieldirektoj norden, suden, orienten kaj okcidenten. La pinto mem je tri flankoj do ĉiu-flanke krom en nordoriento estas praktike senglacia en alteco super 3700 m. Nur en la norda flanko glaĉeroj jam ekfluas de la pinto, nome tie naskiĝas Grand-Cornier-Glaĉero, tributglaĉero de Zinal-Glaĉero. Ĉe la piedo de la suda flanko naskiĝas Schönbiel-Glaĉero, kiu kun longeco de 4 km estas norda tributglaĉero de Zmutt-Glaĉero, kaj ĉe la okcidenta flanko naskiĝas tributglaĉeroj de Ferpècle-Glaĉero.

[redakti] Unua grimpo

La unua grimpo sukcesos la 18-an de julio 1862 farde de Thomas Stuart Kennedy, William kaj C. Wigram kun la gvidantoj Jean-Baptiste Croz kaj Johann Kronig.

[redakti] Montkabanoj

Sude de Dent Blanche situas je alteco de 3507 m s.m. la Dent-Blanche-Kabano de la Svisa Alpismo-Klubo (SAC). Ĝi atingeblas de Valo de Hérens tra la Manzettes-Glaĉero. De tie la normala grimpvojo kondukas tra la sudkresto al la pinto.

[redakti] Eksteraj Ligiloj

Ekstera ligilo Retejo pri la 4000-metraj pintoj de la Alpoj
Ekstera ligilo Grimpado de Dent Blanche
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj