Piz Bernina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Piz Bernina
Monto Bernino
Piz Bernina en aŭgusto 2008 vidita de la Diavolezza-Kabano

Alteco 4048,6 m
Situo Svislando
Montaro Alpoj
Koordinatoj 46°22′56″N 9°54′29″O  /  46.38222°N, 9.90806°O / 46.38222; 9.90806 (Piz Bernina)Koordinatoj: 46°22′56″N 9°54′29″O  /  46.38222°N, 9.90806°O / 46.38222; 9.90806 (Piz Bernina)
Unua grimpo 13-an de septembro 1850
Plej facila montgrimpo Tra la kresto de Spalla
v  d  r
Information icon.svg

Piz Bernina (en Esperanto Monto Bernino) estas kun alteco de 4048,6 m s.m. la plej alta monto de Kantono Grizono kaj de la orientaj Alpoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La monto, kiu apartenas al la Centraj Orientaj Alpoj, konsistas el tri kulminoj, kies meza estas la plej alta. Sude de ĝi situas la kulmino La Spedla kun alteco de 4020 m s.m. sur kies kresto situas la limo inter Italio kaj Svislando. La ĉefkulmino kaj la norda kulmino (itale Piz Bianco kaj romanĉe Piz Alv) kun alteco de 3995 m s.m. situas komplete sur svisa teritorio. La tri montopintoj situas sur kresto, kiu ĉe la suda pinto disbranĉiĝas. Okcidente de la ĉefkresto, kiu orientiĝas de nordo al sudo naskiĝas Tschierva-Glaĉero kaj okicente la Morteratsch-Glaĉero, kiuj senakviĝas tra Flaz al Eno kaj fine al Danubo. Piz Bernina estas fakte la plej alta punkto de la baseno de Danubo. De la suda pinto La Spedla fontas sur itala teritorio Scerscen-Glaĉero, kiu tra Mallero senakviĝas al Adda kaj fine al Pado. La kresto inter la tri kulminoj formas la limon de la komunumo Pontresina en oriento kaj la eksklavo Valo Rosegg de la komunumo Samedan en okcidento.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua grimpo de Piz Bernina okazis la 13-an de septembro 1850 fare de Johann Wilhelm Coaz, kaj Jon kaj Lorenz Ragut Tscharner. [1] Per la romano de La reĝo de Bernina de Jakob Christoph Heer la monto estis eternigita en la literaturo. La libro en 1900, 1929 kaj 1957 estis filmigita.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Ek de la unua grimpo Piz Bernina allogas ĉiujare multnombrajn alpistojn. De la Diavolezza-Kabano sudoriente de Piz Bernina oni havas belegan vidon al la monto. Diavolezza atingeblas per aertelfero ek de Curtinatsch.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Roman Koch kaj Sepp Huber: Pioniroj de alpismo en Svislando

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]