Zugerberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zugerberg
Zugo kun Zugerberg
monto
Alteco 1 165 m
Situo Svislando
Montaro Antaŭalpoj
Geografia situo CH1903: 683626 / 221836 (mapo)47.1422222222228.5411111111111Koordinatoj: 47° 9′ N, 8° 32′ O; CH1903: 683626 / 221836 (mapo) f4
Zugerberg (Kantono Zugo)
Zugerberg (Kantono Zugo)
DEC
Zugerberg
Zugerberg
Situo de Zugerberg
Zugerberg (Svislando)
Zugerberg (Svislando)
DEC
Zugerberg
Zugerberg
Situo de Zugerberg
Map
Zugerberg
vdr

Zugerberg (en Esperanto Monto de Zugo) estas montoĉeno en la svisa kantono Zugo. Ĝia maksimuma alteco estas de 1 165 m s.m.. Ĝi situas inter la Lago de Zugo en oriento kaj la Lago de Ägeri en okcidento. Ĝin norde ĉirkaŭfluas la rivero Lorze. Je ĝia okcidenta piedo situas la kantonĉefurbo Zugo. Sur la monto situas la municipo Zugerberg, kiu estas parto de la urbo Zugo.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La monton oni atingas per la funikularo Zugerbergbahn ek de la valhaltejo Schönegg en Zugo. La valhaltejo atingeblas de la stacidomo de Zugo per la loka aŭtobuso n-ro 11 de Zugerland Verkehrsbetriebe en malmultaj minutoj. La monta finhaltejo situas sur alteco de 926 m s.m. La veturado per la funikularo de la valstacio ĝis la monto daŭras proksimume 6 minutojn. La funikularo estis malfermita la 14-an de majo 1907. La funikularo transportas jare proksimume 300 000 pasaĝerojn. La monta haltejo de la funikularo estas bona elirpunkto por migradoj.

Precipe dum okcidentventa vetero la monto Zugerberg estas ŝatata loko por glitparaŝutistoj. Bonaj termaj suprenventoj ebligas la flugadon ĝis la malfura vespero.

Paseja vojo[redakti | redakti fonton]

Tra Zugerberg ankaŭ kondukas paseja ŝoseo de la urbo Zugo al Unterägeri, kiu dum semajnfinoj estas fermita por privata motortrafiko. La pasejkulmino situas je alteco de 1039 m s.m.

Instituto Montana sur Zugerberg

Instituto Montana[redakti | redakti fonton]

Proksime de la monta haltejo situas la Instituto Montana, internacia privata internatlernejo por infanoj el la tuta mondo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]