Unterägeri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Unterägeri
Blazono de Unterägeri
Aervido de Lago de Ägeri, Unterägeri maldekstre en la bildo
Kantono Zugo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Zugo.
Koordinatoj  47°8′N 8°35′O  /  47.133°N, 8.583°O / 47.133; 8.583 (Unterägeri)Koordinatoj: 47°8′N 8°35′O  /  47.133°N, 8.583°O / 47.133; 8.583 (Unterägeri)
Nombro de enloĝantoj 7835
Areo 27,10 km²
Alteco 727 m super marnivelo
Poŝtkodo 6314
Komunumkodo {{{kodo}}}

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Unterägeri estas komunumo en Kantono Zugo, Svislando. Ĝi havis 7835 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Unterägeri situas ĉe la nordokcidenta fino de la Lago de Ägeri sudokcidente de la urbo Zugo. En Unterägeri fontas la rivereto Hüribach, kiu estas unu el la ĉefaj alfluantoj de Lago de Ägeri, kaj je la norokcidenta pinto de la lago elfluas la rivero Lorze.

Limoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas en okcidento al la Lago de Ägeri, en nordokcidento al la komunumo Oberägeri, en nordo al Menzingen kaj Baar, en nordoriento al la urbo Zugo, en oriento al Walchwil, en sudoriento al la alppaŝtejo Alpli, kiu estas eksklavo de la urbo Zugo sub la monto Rossberg, kaj fine en sudo al la komunumo Sattel en Kantono Ŝvico.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Unterägeri atingeblas ek de la urbo Zugo per aŭtobuslinio 1 de Verkehrsbetriebe Zugerland. Inter la jaroj 1912 ĝis 1954 ekzistis tramlinio de Zugo tra Unterägeri al Oberägeri.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 6-a jarcento alemanoj eksetlis en la valo de Ägeri. La posedantoj de la bienoj en la valo plurfoje ŝanĝiĝis. Partoj apartenis dum mezepoko al la Virina Abatejo Zuriko, al la Monaĥejo Einsiedeln kaj al la Habsburgoj.

La 15-an de novembro 1315 de Zugo marŝis habsburgaj trupoj tra la valo de Ägeri kontraŭ la Svisa Ĵurkomunumo. Apud Morgarten okazis tiam la batolo, kiu finiĝis per neniiga malvenko de la Habsburgoj.

En 1352 la Zugo aliĝis al la Svisa Ĵurkomunumo kaj kun ĝi ankaŭ la valo de Ägeri, tamen la valo liberiĝis nur finde de la 17-a jarcento de ĉiuj servutoj de Habsburgoj kaj monaĥejoj.

La du politikaj komunumoj Oberägeri kaj Unterägeri estiĝis en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio el la du malfrumezepokaj kamparankooperativoj, kiuj kultivis la komunajn bienojn de la valo de Ägeri, nome la supra kooperativo kaj la suba kooberativo. Post la politika sendependiĝo de Oberägeri sekvis ankaŭ la eklezijura per la konstruo de propra preĝejo en Unterägeri laŭ la planoj de Ferdinand Stadler en la jaro 1856.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Im 19. Jahrhundert begann in Unterägeri die Industrialisierung, welche die Wasserkraft der Lorze nutzte. Mit der Industrialisierung stieg die Bevölkerungszahl stark an. Die Entwicklung von Unterägeri zu einem Kurort gegen Ende des 19. Jahrhunderts kompensierte den einsetzenden langsamen Niedergang der Industrie.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]