Effingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Effingen (stacidomo).
Effingen
Blazono de Effingen
Effingen
vilaĝokvartalo • former municipality of Switzerland
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 29′ 29″ N 8° 6′ 15″ O / 47.49139 °N, 8.10417 °O / 47.49139; 8.10417 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 29″ N 8° 6′ 15″ O / 47.49139 °N, 8.10417 °O / 47.49139; 8.10417 (mapo)
Nombro de loĝantoj 612
Areo 6,85 km²
Alteco 612 m super marnivelo
Poŝtkodo 5078
Komunumkodo 4096
Mapo de Effingen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Effingen estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 612 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Effingen situas okcidente de Bözberg sur alteco de 432 m s.m. kaj estas ĉirkaŭigita de tri flankoj de la montetoj de la Tavola Ĵuraso. Al la komunumo Effingen apartenas krom la ĉefvilaĝo mem ankaŭ la vilaĝeto Chästel en nordoriento de la komunuma teritorio sur alteco de 520 m s.m..

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,85 km², de kiuj 3,23 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,58 de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 634 m s.m. sur la kulmino de la monto Sennhütten, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 424 m s.m. ĉe la okcidente komunumlimo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Effingen limas en nordo al Mönthal, en oriento al Oberbözberg kaj Unterbözberg, en sudoriento al Gallenkirch kaj Linn, en sudo al Zeihen, en okcidento al Bözen, kaj en nordokcidento al Elfingen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La stacidomo de Effingen, kiu estis fermita en la jaro 1993 por la persona trafiko

La komunumo Effingen estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Frick al Brugg kaj per poŝtaŭtolinio al Bözen.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 3 de Bazelo al Zuriko, kiu transiras Bözberg-Pasejon. Effingen disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A3, kiu tamen vetureblas nur direkten al Zuriko. La plej proksima aŭtovojalveturejo direkten al Bazelo situas en Frick.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Effingen datiĝas el la jaro 1284 kiel Efingen.

Dum mezepoko Effingen apartenis al la senjora bieno Elfingen, kiu estis posedaĵo de la Monaĥejo Murbach en Alzaco. La senjora bieno estis vendita en la jaro 1291 al la Habsburgoj. Reĝino Agnes de Hungario donacis la havaĵon en la jaro 1322 al la Monaĥejo Königsfelden en Windisch. En la jaro 1460 la regiono estis konkerita de la urbo Berno, kiu integris ĝin al la voktejo Schenkenberg.

En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Effingen fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]