Villnachern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villnachern
Blazono de Villnachern
Villnachern
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 28′ 17″ N 8° 9′ 39″ O / 47.47139 °N, 8.16083 °O / 47.47139; 8.16083 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 17″ N 8° 9′ 39″ O / 47.47139 °N, 8.16083 °O / 47.47139; 8.16083 (mapo)
Areo 5,75 km²
Alteco 362 m super marnivelo
Poŝtkodo 5213
Komunumkodo 4122
Mapo de Villnachern
vdr

Villnachern estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1468 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Villnachern situas ĉe la nordokcidenta bordo de la rivero Aro. La vilaĝo mem situas en kaldrono ĉe la sudorienta deklivo de la monto Bözberg. Aro fluas sur la komunuma teritorio en du brakojn inter kiuj troviĝas la insulo Schachen, kies plej granda parto situas sur la komunuma teritorio.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,75 km², de kiuj 2,85 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,72 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 572 m s.m. en nordokcidento sur la deklivo de Bözberg, dum la plej malalta punkto de la komunumo situas sur alteco de 338 km² borde de la rivero Aro ĉe la limo al Brugg.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Villnacher limas en nordo al Unterbözberg, en oriento al Brugg, en sudo al Schinznach-Bad en sudokcidento al Schinznach-Dorf, kaj en sudo al Linn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĝis 2008 Villnachern disponis pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj tra Bözberg. La konekto al la publika transportreto nun funkcias per la poŝtaŭtolinio de Brugg tra Villnachern kaj Schinznach-Dorf al Thalheim.

Tra la komunumo pasas la kantonsa ĉefvojo de Brugg al Araŭo. La plej proksimaj alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas en distanco de 15 kilometroj sude en Möriken-Wildegg kaj al la svisa aŭtovojo A3 en veturdistanco de 10 kilometroj en Lupfig.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Villnachern datiĝas el la jaro 1141 kiel Filnacker.

Dum mezepoko Villnachern apartenis al la habsburga tribunaldistrikto Bözberg. Post plurfoja posedantoŝanĝo en la jaro 1377 la tribunaldistikto kaj kun ĝi Villnachern estis integrita al la voktejo Schenkenberg.

En la jaro 1460 la voktejo Schenkenberg estis konkerita de la urbo Berno kaj fariĝis nun parto de Berna Argovio. Villnachern formis ek de tiam por pli ol du jarcentoj propran tribunaldistrikton interne de la kamparvoktejo Schenkenberg. En la jaro 1528 la bernanoj enkondukis la reformacion en la regiono. En la jaro 1732 la vilaĝo estis atribuita al la nove kreita tribunaldistrikto Kasteln.

En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Villnachern fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]