Elfingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elfingen
Blazono de Elfingen
Elfingen en vintro
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 30′ 30″ N 8° 6′ 0″ O / 47.50833 °N, 8.10000 °O / 47.50833; 8.10000 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 30″ N 8° 6′ 0″ O / 47.50833 °N, 8.10000 °O / 47.50833; 8.10000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 265
Areo 4,21 km²
Alteco 457 m super marnivelo
Poŝtkodo 5077
Komunumkodo 4097
Mapo de Elfingen
vdr

Elfingen estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 265 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en kaldroneca flankovalo de la rivero Sissle proksimume 3 kilometrojn okcidente de la Bözberg-Pasejo sur alteco de 457 m s.m. La valon ĉirkaŭas montetoj de la Tavola Ĵuraso.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,21 km², de kiuj 2,09 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,16 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sura alteco de 659 m s.m. sur la kulmino de la monteto Bränngarten, dum la plej malalata punkto situas sur alteco de 430 m s.m. ĉe la suda komunumlimo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Elfingen limas en nordo al la vilaĝo Sulz, kiu ek de la 1-a de januaro 2010 estas parto de la urbo Laufenburg, en nordoriento al Mönthal, en sudoriento al Effingen, en sudokcidento al Bözen, kaj en nordokcidento al Hornussen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Elfingen situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio al Bözen.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 situas inter Effingen kaj Zeihen (direkte al Zuriko) kaj en Frick (direkte al Bazelo) ambaŭ en distanco de proksimume 5 kilometroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Elfingen datiĝas el la jaro 1245 kiel Eolfingen.

Dum mezepoko Elfingen estis la centro de senjora bieno, al kiu apartenis Bözen, Effingen kaj partoj de Linn kaj Zeihen. Ĝi estis posedaĵo de la Monaĥejo Murbach en Alzaco. La senjora bieno estis vendita en la jaro 1291 al la Habsburgoj. Reĝino Agnes de Hungario donacis la havaĵon en la jaro 1322 al la Monaĥejo Königsfelden en Windisch. En la jaro 1460 la regiono estis konkerita de la urbo Berno, kiu integris ĝin al la voktejo Schenkenberg. Elfingen nun perdis sian centran funkcion kaj signifon.

En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Elfingen fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]