Eŭropa Ĉampionado de Manpilkado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Eŭropaj Ĉampionadoj de Manpilkado estas konkursoj de la Eŭropa Federacio de Manpilkado (EHF) por determini la plej bonajn manpilkadajn teamojn de Eŭropo. Fakte temas pri du apartaj konkursoj: unu por viroj kaj unu por virinoj. Ili estas aranĝitaj aparte, sed krom tio estas similia. Ili estas unuafoje aranĝitaj en la jaro 1994 - tri jaroj post la fondiĝo de la EHF. Ili okazis ĉiun duan jaron en paraj jaroj. La vira ĉampionado kutime okazas en januaro kaj la virina kutime en decembro. La konkurso ankaŭ estas kvalifiko por la Monda Ĉampionado kaj la Olimpikaj Ludoj. La plej ofte venkintaj teamoj estas Svedujo (4-foje, viroj) kaj Norvegujo (7-foje, virinoj).

Disvolvo de la konkurso[redakti | redakti fonton]

Komence nur 12 teamoj povas kvalifiki sin por la konkurso. Ekde 2002 partoprenas 16 teamoj. La teamo de la gastiganta ŝtato estas aŭtomate kvalifikata. La konkurso konsistas el tri etapoj. La unua kaj dua estas rondbataloj kaj la tria estas elimina sistemo. En la unua etapo ekzistas kvar grupoj kun po kvar teamoj. Ĉiu teamo ludas po unu ludon kontraŭ la tri samgrupaj teamoj. La tri unuaj teamoj de la klasigo rajtas partopreni en la dua etapo. La lasta teamo estas eliminita. En la dua etapo ekzistas du grupoj kun do nun po ses teamoj. Ili kunprenas la rezultojn, kiun ili gajnis kontraŭ la ankaŭ progresantaj teamoj. La teamoj nun ludas kontraŭ la tri aliaj teamoj de la grupo. La du unuaj klasitaj de la du grupoj kvalifikas sin por la tria etapo. Tie la unuaj klasitaj ludas kontraŭ la duaj klasitaj de la alia grupo en duonfinaloj. La venkintoj ludas en la finalo pri la ĉampioneco.

Resumo (Virinoj)[redakti | redakti fonton]

Numero Jaro Gastiganto Ĉampiono Rezulto dua tria
1 1994 Germanujo  Danujo 27:23  Germanujo  Norvegujo
2 1996 Danujo  Danujo 25:23  Norvegujo  Aŭstrujo
3 1998 Nederlando  Norvegujo 24:16  Danujo  Hungarujo
4 2000 Rumanujo  Hungarujo 32:30 p.p.  Ukrainujo  Rusujo
5 2002 Danujo  Danujo 25:22  Norvegujo  Francujo
6 2004 Hungarujo  Norvegujo 27:25  Danujo  Hungarujo
7 2006 Svedujo  Norvegujo 27:24  Rusujo  Francujo
8 2008 Makedonujo  Norvegujo 34:21  Hispanujo  Rusujo
9 2010 Danujo/Norvegujo  Norvegujo 25:20  Svedujo  Rumanujo
10 2012 Serbujo  Montenegro 34:31 p.2p.  Norvegujo  Hungarujo
11 2014 Kroatujo/Hungarujo  Norvegujo 28:25  Hispanujo  Svedujo
12 2016 Svedujo  Norvegujo 30:29  Nederlando  Francujo
13 2018 Francujo  Francujo 24:21  Rusujo  Nederlando
14 2020 Danujo/Norvegujo
16 2022 Nord-Makedonujo/Montenegro/Slovenujo

p.p. = post plilongigo, p.2p. = post du plilongigoj

Resumo (Viroj)[redakti | redakti fonton]

Numero Jaro Gastiganto Ĉampiono Rezulto dua tria
1 1994 Portugalujo  Svedujo 34:21  Rusujo  Kroatujo
2 1996 Hispanujo  Rusujo 23:22  Hispanujo  Jugoslavujo
3 1998 Italujo  Svedujo 25:23  Hispanujo  Germanujo
4 2000 Kroatujo  Svedujo 32:31  Rusujo  Hispanujo
5 2002 Svedujo  Svedujo 33:31  Germanujo  Danujo
6 2004 Slovenujo  Germanujo 30:25  Slovenujo  Danujo
7 2006 Svislando  Francujo 31:23  Hispanujo  Danujo
8 2008 Norvegujo  Danujo 34:20  Kroatujo  Francujo
9 2010 Aŭstrujo  Francujo 25:21  Kroatujo  Islando
10 2012 Serbujo  Danujo 21:19  Serbujo  Kroatujo
11 2014 Danujo  Francujo 41:32  Danujo  Hispanujo
12 2016 Pollando  Germanujo 24:17  Hispanujo  Kroatujo
13 2018 Kroatujo  Hispanujo 29:23  Svedujo  Francujo
14 2020 Aŭstrujo/Norvegujo/Svedujo  Hispanujo 22:20  Kroatujo  Norvegujo
16 2022 Hungarujo/Slovakujo
18 2024 Germanujo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]