Motokroso
El Vikipedio
Motokroso (el motocross, kiu venas el Motorcycle + Cross Country) estas lerteca kaj kuraĝeca sporto kun motorbiciklo sur tereno. En la sporto oftas la akcidentoj, faloj surteren, tiel oni antaŭskribas la protektajn ekipaĵojn de homo (vestojn) kaj motorciklo (konstruo).
Historio [redakti]
Iu brita oficiro ordonis komence de la 20-a jc. motorciklan trejnadon ene de la kazerno, por ebligi kontrolon de ili. De tiu estis nur unu paŝo la sporta uzado.
La unua oficiala motorkrosa konkurso okazis en Namuro (Belgio). Komence oni devis motokrosi sur tereno kaj oni ne difinis la vojlinion, oni devis trairi nur inter pordostangoj.