Max Schmeling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Max Schmeling
Nupto de Max Schmeling kaj Anny Ondra, 1933,
foto el Germana federacia arkivo

Max SCHMELING [Maks Ŝmeling] (naskiĝis la 28-an de septembro, 1905, mortis la 2-an de februaro, 2005) estis germana boksisto.

Li iris al reflektorlumo kiel 20-jarulo, kiam li nokaŭtis Max Dieckmann en la 30-a sekundo por la duonpeza ĉampiona titolo en la Luna parko de Berlino. Unu jaron poste li jam iĝis Eŭropa Ĉampiono: li venkis en 11 raŭndoj kontraŭ la belga Fernand DELARGE. januare de 1928 li venkis dum 2,5 minutoj kontraŭ la itala Bonaglia-on kaj tiel defendis la ĉampionan titolon.

Ekde 1930 li boksis en la peza kategorio kaj la 12-an de junio en 1930 venkis kontraŭ la litvandevenan usonan Jack Sharkey en New York. En 1931, en Clevelandben li nokaŭtis William Stribbling, kiun neniu nokaŭtis dum 300 ludoj. Tiam li estis unuafoje sur la pinto.

En 1932 Sharkey venkis lin inter disputitaj cirkonstancoj kaj deprenis la monĉampionan titolon. Unu jaron poste nokaŭtis lin Max BAER.

Li plej granda venko okazis en la Nov-Jorka Yankee-stadiono, la 19-an de junio en 1936, kie estis nur 40.000 scivolemaj spektantoj pri la ludo kontraŭ la nova mirakla usona boksisto Joe Louis. La fakspertuloj inaŭguris nur 2 raŭndojn por la kompatita, 30-jarula germano; oni pensis lin trejnpartnero. Louis surplankiĝis en la 4-a raŭndo, sed li povis daŭri; en la 12-a raŭndo - post grandega bato - li jam ne kapablis ekstari. Post la ludo, li ne entreprenis por ludo pri la mondĉampiona titolo kontraŭ James BRADDOCK.

Li ludis kontraŭ Joe Louis skandalan matĉon la 22-an de junio en 1938, en Nov-Jorko. La usonanoj rigardis la sporteventon batalo kontraŭ la nazia Germanio. Oni diris Schmeling-on naziamika, sed li fakte ne estis tia. Lin akompanis al la boksareno de la Yankee-stadiono 25 policistoj, kiuj ne povis lin defendi: la ekscititaj spektantoj prikraĉis, malgloris lin, ĵetis bananojn. En la stadiono furiozis 70.000 homoj; Louis volis boksi konvene al ili kaj tiel elektis eĉ fimetodojn: li celis la renon de la kontraŭulo, kiu pro la doloro ne kapablis defendi sin. Pro la rapidaj bategoj, la trejnisto Max MACHON enĵetis la tukon. La juĝisto DONOVAN neglektis la intencon kaj montris plu-on, pro kio la trejnisto saltis en la boksarenon por eviti la totalan neniigon. Schmeling kuŝis dum 8 tagoj post la matĉo en Nov-Jorka hospitalo, sed feliĉe li saniĝis sen restanta damaĝo.

Li la pinton denove neniam atingis.

Oni en 1940 soldatigis lin en la Wehrmacht-on, kie li estis tre poulara inter la soldatoj. Li tiam savis kelkajn homojn de la koncentrejoj per siaj bonaj kontaktoj.

"pos mia ludo kontraŭ Joe Louis, la Tria Imperio menciis min heroo, ia vera arjo. La nazioj provis eluzi mian nomon por ilia propagando, sed fakte mi uzis ilin por helpi aliajn." - rememoris la militajn jarojn Schmeling.

Li estas la unua sportisto post la dua mondmilito, kiu ricevis permeson por boksi en la usona okupita zono. Li konkursis ankoraŭ 43-jarule, sed ofte li tiel malkonstruis sian monumenton: "Necesis la mono" - pravigis la pli poste la "pluhorojn".

La sporta mondo neniam forgesis lin:

  • en 1991 oni elektas lin al inter senmortuloj de la bokso
  • en 1996 oni nomis sporthalon post li en Berlino.

Li vivis kun sia aktorina edzino Anny Ondráková - ĝis ties morto en 1987 - dum 54 jaroj - en feliĉa geedzeco. Ili ne havis gefilojn.

"Max Schmeling estis ekzemplo por generacioj, ni neniam forgesos lin" - meritigis lin Gerhard Schröder germana kanceliero.

Max-schmeling.jpg

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]