Harapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harapo
arkeologia loko [+]

Koordinatoj30° 38′ 0″ N, 72° 52′ 0″ O (mapo)30.63333333333372.866666666667Koordinatoj: 30° 38′ 0″ N, 72° 52′ 0″ O (mapo)
HorzonoUTC+05:00 [+]

Harapo (Panĝabo)
Harapo (Panĝabo)
DEC

Map
Harapo

Vikimedia Komunejo:  Harappa [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Harapo estas vilaĝo en Pakistano. Ĝi donis la nomon al la apuda antikva urbo situinta ĉe rivero Induso, kiu donis sian nomon al la "Induso- aŭ Harapo-kulturo". Nun la loko situas en la subŝtato Panĝabo de Barato.

La valo de Induso

Inter 2600 kaj 1800 a.K. la historia Harapo estis centro de la Induso-civilizacio sed forgesiĝis poste, ĝis en 1872/1873 Alexander Cunningham faris unuajn elfosadojn. La granda aĝo kaj grava signifo de Harapo tamen estis ekkonataj nur post pliaj arkeologiaj laboroj en 1920. Pliaj elfosadoj okazis de 1995 ĝis 2001.

Granda perdo por arkeologia rekonstruo kaj kompreno estis la fakto, ke multaj el la tegoloj de historia Harapo estis uzitaj por konstruo de fervoja linio meze de la 19-a jarcento. Tiel granda parto de la arkeologiejo komplete detruiĝis.

El la konservitaj restaĵoj montriĝis, ke la urbo havis du partojn: oriente situis la urbo por la loĝantoj kaj okcidente la "citadelo", kiu estis ĉirkaŭita de fortigita muro. En ties nordo oni trovis magazenojn kaj kvartalon de la laboristoj. Laŭ la malmultaj restoj de urbaj konstruaĵoj oni konkludis, ke ĝi havis ŝaktabulecan planon. Por konstrui la domojn estis uzitaj (nebakitaj) adoboj kaj (bakitaj) tegoloj.

Sude de la urbo tombejo estis elfosita, ĝi estas unu el la malmultaj konataj tombejoj de la Indus-kulturo.

Harapaj produktoj estis trovitaj en Sumero, kaj en Harapo oni trovis materialojn el foraj regionoj, kio permesas la konkludon, ke Harapo estis grava centro de komerco. La kvalito de la elfositaj ornamaĵoj montras alte evoluintan metiarton.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sir Mortimer Wheeler: The Indus Civilization, 3-a eldono, Londono 1972, S. 27-37

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

30° 37′ 49″ N 72° 52′ 54″ O / 30.63028 °N, 72.88167 °O / 30.63028; 72.88167 (mapo)