Dario la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dario la 1-a (greka vazpentraĵo)

Dario la 1-a (perse: داریوش, dɔːriˈuːʃ; en la antikva persa: Darayavahuš; babilone: Dariamuš; elame: Dariyamauiš; aramee: Dryhwš; biblie: Ahasveros; latine: Darius; 550 a.K.-486 a.K.) estis reĝego de la aĥemenida imperio, laŭ sia mencio naŭa reĝo de la aĥemenida dinastio. Oni ofte nomas lin la Granda. Lia persa nomo signifas "tiun, kiu subtenas bonon".

Kun Kiro la 2-a, Dario la 1-a estis unu el la plej gravaj reĝegoj de la antikva persa imperio. Kialo de tio estis lia renovigo de la imperiaj strukturoj. Liaj administracireformoj estis rigardataj ekzemplaraj ankoraŭ longe post la fino de la aĥemenida imperio, ili eble eĉ influis la organizon de la romia imperio.

Dario ekspansiigis la Persan imperion. Li invadis Grekion, sed malvenkis dum la batalo de Maratono.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Dario la 1a estis filo de Hystaspes, kiu estis estro de la partoj sub la persaj reĝoj Kiro la 2-a kaj Kambizo la 2-a. Hystaspes devenis de la aĥamenidoj, al kiuj apartenis ankaŭ Kiro kaj Kambizo, kiuj tamen ne nomis sin aĥamenidoj.

Dario la 1-a naskiĝis ĉ. -549 kaj ricevis kiel ĉiuj nobelidoj kortegan eduadon. Kambiozo la 2-a nomumis lin sia persona lancportanto kaj kiel tiu, Dario akompanis lin al milito kontraŭ Egiptio.

Regno[redakti | redakti fonton]

Desegnaĵo de la Behistun-surskribo, Fr. Spiegel, Leipzig, 1881

En -522, en Egiptio Kambizo la 2-a ŝajne ricevis novaĵon, ke en la ĉefurbo Ekbatana lia frato Bardiya ribelis kontraŭ lia aŭtoritato. Kambizo tuj reiris al Persio por lukti kontraŭ la ribelon, sed mortis dum la vojaĝo, verŝajne pro akcidento. Sed Herodoto ankaŭ aludas pri murdo; li raportas pri renkontiĝo en Egiptio inter Dario kaj la posta reĝo de Samoso. Dario esprimis la deziron ricevi ruĝan mantelon (reĝan vestaĵon). Post la morto de Kambizo la egipto revenis al Dario kaj petis ties pagon por la reĝa vestaĵo. Por danki lin, Dario igis lin reĝo de Samoso. Oni daŭre diskutas inter fakuloj, ĉu temis pri akcidenta morto aŭ murdo.

Laŭ propra eldiro Dario decidis venĝi Kambizon. Tial li reiris al Persio kaj konvinkis ses amikojn (kiuj estis kune edukitaj ĉe la kortego), mortigi la malveran Bardiya, kiu ŝajne nomiĝis Gaumata kaj estis frato de Oropastes. En la fortikaĵo Ziwiye li trovis Gaumata-n kaj mortigis lin. Post tio li reiris kun siaj amikoj al Persio, kie li kronigis sin reĝego en Pasagarda, la ceremonia ĉefurbo de la imperio.

Kiel verŝajne lasta rekta vira ido de la aĥemenida dinastio post sia patro Hystaspes kaj sia avo Arsamo, kiuj ambaŭ rezignis pri la reĝeco, Dario sentis sin rajtigita posteulo de Kambizo. Tamen tiun proklamon oni kontraŭstaris en iuj partoj de la imperio, ĉar Gaumata estis kaj ĉe la nobeloj kaj ĉe la popolo ŝatata pro sia impostpolitiko. Ĉar Gaumata estis ano de la pastraro, lia murdo similis al blasfemo. Dario provis kontraŭstari tion sensukcese, deklarinte sin adoranto de la dio Ahura Mazda. Ne klaras, ĉu li estis ankaŭ ano de Zaratuŝtrismo.

Por legitimi sian reĝecon, li edziĝis al filino de Kiro, Atosa. Verŝajne li jam tiam esperis, ke ŝi naskos al li filon por ke la sukcedo estu sekurigita. Dario jam havis filon tiam, sed de virino, kiu ne rilatis al la aĥemenidoj.

Tia estas la versio legebla el la membildigo de Dario en la Behistun-surskribo. Nuntempe la rakonto pri la "malvera Bardiya", pri kiu jam dubis Herodoto, estis pli kaj pli pridubita. Oni supozas nun, ke la rakonto estis disvastigita el la ĉirkaŭaĵo de Dario, por legitimi ties surtroniĝon. Tiel ankaŭ Herodoto aŭdis pri la rakonto kaj plirakontis ĝin. Ĉefe strange estas, ke neniu sciis ion pri la morto de la vera Bardiya. Tio ŝajnas nekredebla, ĉar Bardiya ricevis de Kiro la estrecon super la tuta orienta regiono de la persa imperio. Dario subtenas en la Behistun-surskribo, ke Gaumata dum monatoj trompis eĉ sian proksiman ĉirkaŭaĵon, inkluzive sian edzinon. Se oni ne kredas je magio, tio ŝajnas nekredeblega: iu kiu aspektis kiel Bardiya, parolis kiel li, verŝajne estis Bardiya kaj ne Gaumata. Tamen tiu hipotezo estas sufiĉe nova, kaj ankoraŭ ne sufiĉe pridiskutata, sed ĝi iĝas pli kaj pli akceptebla. Klarigeroj troveblas en la verkoj de la historiistoj Pierre Briant, Fritz Gschnitzer kaj Josef Wiesehöfer.

Morto[redakti | redakti fonton]

Reĝa tombo de Nakŝ-e Rustam.

Herodoto (VII; 1,4) skribis, ke Dario tuj ekpreparis novan ekspedicion kontraŭ Grekio, kiun li mem gvidos, sed li estis interrompita de ribelo en Egiptio en -486. Intervenonte Dario mortis pro malsano en novembro -486. Li estis entombigita en tombo, kiun li konstruigis en Nakŝ-e Rustam.

Lia filo Kserkso estis lia posteulo sur la trono de la imperio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Persaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas multaj arkeologiaj fontoj el la periodo de la regno de Dario. La raporto el Behistun kaj multaj aliaj surskribaĵoj el la tuta imperio atestas pri la politika agado de Dario. Aldone troviĝas multaj ruinoj en Persepolis, Pasargadai, Naqsh-i Rustam, Susa, Babilono kaj aliaj lokoj, kiuj helpas kompreni la administracion de la persa imperio en la epoko de Dario. Plej gravaj estas la administraciaj notoj el Persepolis en formo de argilaj tabuletoj en la elama lingvo.

Grekaj fontoj[redakti | redakti fonton]

El Grekio ekzistas ĉefe la historioj de Herodoto, kiuj kovras la tutan regnon de Dario. Ili tamen devas esti legataj kritike, pro partieco. En la dramo La persoj de Esĥilo, Dario havas gravan rolon.

Biblio[redakti | redakti fonton]

En la libro Ezra (ĉapitro 6, verso 1) de la malnova Testamento estas priskribitaj la ordono kaj detalaj indikoj por la rekonstruo de la Templo de Jerusalemo. Ankaŭ ties finkonstruo kaj inaŭguro en la sesa jaro de la regno de Dario (marte 515 a.K.) estas menciita en la libro Ezra (ĉapito 6, verso 15). Tio plenumas la 70-jaran profetaĵon de Ĵeremio. Pro la malavara financado de la templokonstruo, ne nur Dario, sed ankaŭ ties posteuloj ricevis la subtenon de la juda klerikaro.

La mencio de Dario en la libro Daniel (ĉapitro 6, verso 29) estas ofte, sed erare ligita al Dario la 1-a. La libro Daniel estiĝis nur en la epoko de la makabeoj. Dario la 1-a ne povas esti la tiea Dario, ĉar je tiu epoko, li ankoraŭ ne estis reĝo. Tial oni supozas, ke temas pri Dario de la medoj, kiu post la konkero de Babilono fare de la armeo de Kiro, iĝis reĝo de la ĥaldeoj anstataŭ Belŝakar.

Kronologio[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Dietz-Otto Edzard: Reallexikon der Assyriologie und vorderasiatischen Archäologie, Bd. 9, de Gruyter, Berlin 2001, S. 206.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]