Persa reĝa vojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidu ankaŭ: Sahara reĝa vojo, okcident-afrika komerca vojo.
La persa reĝa vojo en la Malnovpersa imperio

La Persa reĝa vojo estis antikva ĉef-vojo, kiun konstruigis en la 5. jarcento a.K. la persa grand-reĝo Granda Dario por ebligi la rapidan komunikadon inter Suzo kaj Sardeso ene de la grandega imperio. La kurieroj povis dum sep tagoj plenumi la distancon de 2699 kilometroj. La antikva greka historiisto Herodoto notis jene: "Ekzistas neniu alia sur la mondo, kiu povus pli rapide pasi, ol la persaj kurieroj." La laŭdo de Herodoto – "Nek neĝo, nek pluvo, nek varmego, nek nokta malhelo ne haltas ilin por plej rapide plenumi la taskon." – inspiras la neoficialan moton de la poŝtaj transportistoj.

La itinero de la Reĝa vojo[redakti | redakti fonton]

La itinero de la vojo estas rekonstruebla laŭ verkoj de Herodoto, arĥeologiaj esploroj kaj aliaj historiaj fontoj. Ĝi komenciĝis okcidente ĉe Sardeso, ĉe la malnova ĉefurbo de la Lida imperio (ĉ. 100 km oriente de İzmir, en la hodiaŭa Turkio), trapasis sur la nuna norda parto de Turkio ĝis Ninivo, ĉefurbo de la malnova Asira imperio (hodiaŭa Mosulo en Irako), poste iris al sudo al Babilono (apud la hodiaŭ Bagdado en Irako). Oni pensas, ke en proksimo de Babilono, ĝi disbranĉiĝis, unu vojo iris nordokcidente al hamadan, ĉefurbo de la medoj apud la silka vojo, la alia vojo iris oriente al Suzo, ĉefurbo de la estonta persa imperio (hodiaŭ Irano), poste sudokcidente al Persepolis.

Historio de la Reĝa vojo[redakti | redakti fonton]

Ĉar la vojo sekvas nek la plej mallongan, nek la plej facilan itineron inter la urboj de la Persa imperio, la arĥeologoj supozas, ke la okcidentan parton de la vojo konstruigis la asiraj reĝoj, ĉar la vojo trairas centron de ilia malnova imperio. La orienta parto parte kongruas kun la plej grava komerca vojo, la silka vojo.

Ĉar Dario la 1-a interligis la diversajn vojpartojn, oni rigardas lin kreinto de la vojsistemo. Li plibonigis la grundon de la vojo kaj kreis servosistemon de la reĝaj kurieroj (pirradaziš).

La vojo estis tiel bonkvalita, ke oni uzis ĝin dum la romiaj tempoj.

Kulturaj aludoj[redakti | redakti fonton]

Eŭklido tiel respondis al demando de Ptolemeo, kiu volis pli facilan vojon al kompreno de la matematiko, "al la geometrio ne kondukas reĝa vojo".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]