Pensiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pensiono en la vilaĝo Gosau, Supra Aŭstrio.

Pensiono estas domo, kie oni povas konstante loĝi kaj manĝi, pagante interkonsentitan monon. Parte ĝi similas al hotelo, gastejojunulargastejo. En kelkaj oni aranĝas ankaŭ diversajn kursojn kaj seminariojn. Diference el hoteloj, pensionoj kutime estas pli malgrandaj, foje malpli luksaj kaj proponas pli familiecan etoson.

Laŭ Francisko Azorín pensiono estas Domo, apartamento, kie oni povas daŭre loĝi k. manĝi, pagante interkonsentitan sumon.[1] Li indikas etimologion el la latina pensio, pensionis, el pensum (tasko).[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 111.
  2. Azorín, samloke.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.