Katono la pli juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Katono la pli juna (95-46 a.K.), romia politikisto kaj pranepo de Katono la pli maljuna, estis unu el la ĉefaj defendintoj de la Romia Respubliko en la tempo de Pompejo kaj Cezaro. Lia defendo estis kuraĝa kaj heroa, sed li staris kontraŭ granda ondo. Li estis fama kiel homo tre justa, senpartia, kuraĝa, fidinda kaj honesta, sed ankaŭ severa kaj preskaŭ senkora. Li bone kaj saĝe komprenis homojn, precipe Cezaron kaj Pompejon.

Katono delonge profetis pri la venonta ruino de la Respubliko per Cezaro. Ofte li staris sole kontraŭ Cezaro kaj liaj trompoj kaj, portempe, Katono sukcesis. Sed en la tiama klimato de timo, avido kaj volema blindeco, Katono nur povis prokrasti la tagon de ruino. La popolo de Romo ja amis kaj admiris Katonon pro lia justeco, sed ili plie ŝatis la arĝenton kaj timis la armeojn de Cezaro kaj Pompejo. Katono estis homo tre saĝa kaj kuraĝa, sed li estis nur unu homo.

Katono estis onklo de Marko Bruto, kiu poste mortigis Cezaron.

Katono ŝatis grekan filozofion kaj favoris stoikismon.

Kipro estis bona ekzemplo de lia honesteco: li portis el la insulo Kipro al Romo pli da trezoro ol Pompejo portis el tuta Azio.

Katono staris kontraŭ ambaŭ Pompejo kaj Cezaro, sed kiam Cezaro transiris la Rubikonon, Katono subtenis Pompejon kiel la fina, nura espero por la Respubliko kaj estis komandanto en lia armeo. Sed Katono rekonis, ke se Pompejo tute venkas Cezaron en batalo, Pompejo ankaŭ fariĝos tirano en ĉio krom nomo. Do Katono penis akordigi (vane) Cezaron kaj Pompejon. Katono ne estis ĉe la batalo de Farsalio: Pompejo starigis lin ĉe Dirakio por gardi la havenon kaj la iron de provizo al la armeo. Pompejo rekonis, ke Katono ne perfidus lin, sed, se li venkas Cezaron, Katono tiam batalus kontraŭ li. Do Katono ne havis eĉ unu plenan legion.

Post la malvenko de Pompejo ĉe Farsalio kaj lia morto, Katono fuĝis kun dek mil soldatoj al Afriko kaj fortikigis la urbon Utikon. Skipiono, Varo kaj Reĝo Jubao jam estis ankaŭ en Afriko por la Respubliko, sed tiuj estis tro kverelemaj, vantaj kaj malprundentaj por agi kunakorde. Do Cezaro facile venkis ilin. Tiam Katono staris sole kontraŭ Cezaro en Afriko.

Sed pro timo de Cezaro, Utiko ribelis kontraŭ Katono. Katono vane penis konvinki la urbon stari por la Respubliko. Kiam tio fiaskis, Katono helpis la senatorojn kaj siajn amikojn en la urbo fuĝi trans la maron. Tiunokte, post kiam li dufoje tralegis la dialogon de Platono pri la animo, Katono sin mortigis: li preferis morti kiel homo libera ol vivi kiel homo sklava sub la tiraneco de Cezaro. Li havis 48 jarojn.

Post jaroj lia nevo Bruto mortigis Cezaron kaj batalis por la Respubliko kontraŭ Antonio kaj Oktavio sed, ĉe Filipio estis venkita laŭvice. Bruto unufoje estimis la sinmortigon de sia onklo malkuraĝa kaj malreligia, sed poste komprenis kiam li trovis sin en simila situacio.

Plutarko verkis lian biografion kaj Danto metis lin en purgatorio, ne en infero, spite de lia sinmortigo kaj manko de kristana fido.