Ulrike Meinhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Juneta ĵurnalisto Ulrike Meinhof jare 1964.

Ulrike Meinhof (naskita 7-a de oktobro 1934 en Oldenburg, mortinta 9-a de marto 1976 en junio en Stuttgart) estis germania ĵurnalisto kaj pli malfrue radikala maldekstra teroristo. Ŝi estis membro de terorista grupo Rote Armee Fraktion, kio estas konata ankaŭ laŭ la nomo Baader-Meinhof. Per sia radikalaj faroj ŝi funkĉiis en kontraŭnuklearmila asocio (1957) kaj estis redaktoro de maldekstra ĵurnalo Konkret (1959 - 1969, la ĉefredaktoro 1961 - 1964). Ŝi geedziĝis kun Klaus Rainer Röhl en 1961 kaj naskis ĝemelojn en 1962. Meinhof kaj Röhl eksedzigis en 1968.

Meinhof komenciĝis moviĝi en radikalaj grupoj en Berlino. En 1970 ŝi helpis Andreas Baader fuĝi el malliberejo. Ŝi partoprenis en bombaj ekatakoj. Germania konservativa ĵurnalaro komencis nomi la grupon Baader-Meinhof, kvankam ĉefoj de la grupo estis Baader kaj Gudrun Eisslin, ne Meinhof. En 1972 Meinhof ricevis 8 jarojn de malliberejo. Ŝi pendumis sin jare 1976 en sia ĉelo.