Judaso Iskarioto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Judaskiso de Giotto di Bondone

Judaso Iskarioto (aŭ Judaso Iskariota) estis unu el la dek-du originaj apostoloj de Jesuo Kristo. Laŭ la evangelio laŭ Sankta Mateo, 26, 47–69, li perfidis Jesuon per kiso kaj ricevis por tio 30 arĝentajn denarojn. Poste, pentinte, li pendumis sin.

La signifo de lia alnomo "Iskarioto" estas necerta. Povas esti, ke ĝi signifas "el (vilaĝo) Kariot". Aliaj pensas pri misprononco de la Latina "sicarius" (ponardulo); tiam estus eble indiko, ke li apartenis al rezistada movado kontraŭ la Romianoj.

Ne konfuzu tiun ĉi Judason kun la Judaso, je kies nomo konserviĝis epistolo en la Nova Testamento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kiso de Judaso