Bosporo-ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Bosporo-ponto

La Bosporo-ponto, aŭ la Unua Bosporo-ponto aŭ Bosforo-ponto (turke: Boğaziçi Köprüsü) estas ŝtalpiliera pendoponto de Istanbulo, interligante la eŭropan kaj azian parton de la urbo, super la Bosporo, Istanbulo. La ponto interligas la urban eŭropan distrikton Ortaköy al la azia distrikto Beylerbeyi. Ĝia longo estas 1510 metroj, larĝo 39 metroj. La interpilona distanco estas 1074 metroj, la ponto situas 64 metrojn super la mara surfaco. La konstrulaboroj finiĝis en 1974, tiam ĝi estis la 4-a plej longa pendoponto de la mondo kaj la plej longa ekster teritorio de Usono. Ĝi istas lumigita per LED-lampoj nokte.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1957, tiama ĉefministro de Turkio, Adnan Menderes decidis pri konstruo de ponto super la Bosporo. La ponton planis la brita Gilbert Roberts, la inĝenieran laboron koordinis la brita Freeman Fox & Partners. La konstruo komenciĝis en 1970 kaj daŭris kvar jarojn, la konstrulaboron faris la turka entrepreno Enka Insaat ve Sanayi. La projekto kostis 200 milionojn da USD, 35 inĝenieroj kaj 400 laboristoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La ponto havas 8 lenojn, ambaŭflanke la aŭtomobiloj povas uzi po tri lenojn, unu leno estas paneejo. Ekzistas ankaŭ trotuaro ambaŭflanke por la piedirantoj. Dum labortagoj, matene, kvar lenoj direktas la trafikon en la eŭropan flankon, kaj nur du lenoj en la anatolian direkton. Vespere, kvar lenoj kondukas al la azia flanko, du lenoj inverse. Dum la unuaj kvar jaroj, piedirantoj povis uzis la ponton, atingante ĝin per lifto, sed hodiaŭ tio estas malpermesita. Same oni malpermesas la pontouzon por la tropezaj veturiloj (kamionoj).

Por traveturi la ponto en la azian direkton, oni devas pagi en la azia flanko (oinverse oni ne devas pagi). La pontopordoj (Otomatik Giriş Sistemi OGS) funkcias laŭ aŭtomata enlasiga sistemo, oni ne devas halti por pago, se la veturilo estas ekipita per la necesa elektronika aparato. Ĉe la kontrolpunto la sistemo sensas la OGS-aparaton kja tiras la necesan sumon el la kredito. Ekzistas ankaŭ KGS-pordoj (Kart Giriş Sistemi) sur la ponto, kie oni devas pagi per magneta karto. Se oni volas pagi per monbiletoj, oni devas uzi la ponton Mehmed, kiu situas 5 km pli norde.