Eva Braun

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eva Braun kaj Adolf Hitler dum fruaj 1940-aj jaroj.

Eva Anna Paula BRAUN (naskiĝis la 6-an de februaro 1912 en Munkeno, Germanio; mortis la 30-an de aprilo 1945 en Berlino), estis la edzino de la germana diktatoro Adolf Hitler en la lastaj tagoj de la Tria Regno.

Eva Braun konatiĝis kun Hitler kiam ŝi laboris en fotografejo, kaj en 1930 ŝi fariĝis lia amatino, iom antaŭ la morto de Geli Raubal, lia nevino kaj antaŭa amantino.

Eva kaj Hitler loĝis kune en ties apartamento en Berlino, sed ili ne oficialigis sian rilaton ĝis al lastaj momentoj. La geedziĝo okazis la 29-an de aprilo 1945. La postan tagon ambaŭ mortigis sin.