Eva Braun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eva Braun
Persona informo
Naskonomo Eva Anna Paula Braun
Naskiĝo 6-an de februaro 1912 (1912-02-06)
en Munkeno
Morto 30-an de aprilo 1945 (1945-04-30) (33-jaraĝa)
en Führerbunker
Mortokialo venenado per cianido
Lingvoj germana
Ŝtataneco Nazia GermanioGermana Imperiestra RegnoVajmara Respubliko
Subskribo Eva Braun
Familio
Patro Friedrich Braun
Patrino Franziska Braun
Frat(in)oj Gretl Braun • Ilse Braun
Edz(in)o Adolf Hitler
Amkunulo Adolf Hitler
Parencoj Hermann Fegelein
Paula Hitler
Angela Hitler
Ida Hitler
Otto Hitler
Gustav Hitler
Alois Hitler, Jr.
Edmund Hitler
Klara Pölzl
Alois Hitler
Okupo
Okupo fotisto • fotografia teknikisto • modelo
vdr
Eva Braun kaj Adolf Hitler dum fruaj 1940-aj jaroj.

Eva Anna Paula BRAUN (naskiĝis la 6-an de februaro 1912 en Munkeno, Germanio; mortis la 30-an de aprilo 1945 en Berlino), estis la edzino de la germana diktatoro Adolf Hitler en la lastaj tagoj de la Tria Regno. Ŝi naskiĝis en katolika familio. Patro Fritz estis instruisto, kaj ŝi havis du fratinojn: Ilse (vidu la suban foton) kaj Margarette (nomata Gretl).

Dosiero:Eva and Ilse Braun 1913.jpg
Еvа Braun (de la dekstrа flanko) kaj ŝia fratino Ilse, 1913

Eva Braun konatiĝis kun Hitler kiam ŝi laboris en fotografejo, kaj en 1930 ŝi fariĝis lia amatino, iom antaŭ la morto de Geli Raubal, lia nevino kaj antaŭa amatino.

Eva kaj Hitler loĝis kune en ties apartamento en Berlino, sed ili ne oficialigis sian rilaton ĝis al lastaj momentoj. La geedziĝo okazis la 29-an de aprilo 1945. La postan tagon ambaŭ mortigis sin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]