Kodekso de Hamurabi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La kodekso de Hamurabi
Code-de-Hammurabi-2.jpg

Kodekso de Hamurabi (aŭ leĝaro de reĝo Hamurabi) devenas proksimume el la jaro 1686 a.K. (oni notas ankaŭ 1800 a.K.) apartenas inter la plej malnovaj konservitaj leĝaroj entute (pli malnovaj estas sole enskribaĵoj de la sumera reĝo Urnamo el la urbo Ur (proksimume 2050 a.K.) kaj pliaj du leĝaroj el Mezopotamio. Sed dum longa tempo oni konsideris la kodekson de Hamurabi kiel la plej malnova.

Dum arkeologiaj laboroj en spaco de la malnovepoka urbo Suso (hodiaŭ en Irako estis en la jaro 1901 (aŭ 1909) trovita diorita steleo de la kodekso de Hamurabi. En la supra parto de la monolito el nigra ŝtono troviĝas bildigo de la aŭtoro de la kodekso, la babilona reĝo Hamurabi, kiel li estas preĝanta al dio de Suno kaj justeco Ŝamaŝo, kiu sidas dekstre de Hamurabi kaj simbole diktas al li la tekston de la leĝaro, skribita per kojna skribo pli malalte.

La leĝaro plejparte konsistas el interpretado de kutima juro, sed ĝi estas videble sistemigita. Ĝi enhavas 247 numeritajn artikolojn solvantajn jurdemandojn rilate al familio, privata posedaĵo kaj posedaĵo ĝenerale, komerco, prezoj kaj salajroj, pruntedonoj kaj ilia repago, perfortaj krimoj, posteno de diversaj sociaj tavoloj inkluzive de sklavoj. Estas interese, ke kvankam la nombro de la artikoloj estas 247, laŭ la uzita numerado, la numero de la lasta estas 282, ĉar dum la numerado oni transsaltis la numerojn 13 kaj 66-99 kaj tial ekzistas neniuj artikoloj kun tiuj ĉi numeroj. Tio ĉi estas la plej malnova pruvo pri dektrifobio, kaj verŝajne ankaŭ pri superstiĉoj ĝenerale.

La leĝaro dividis la tiaman loĝantaron de Babilonio en tri grupojn:

  • awilum (privilegiita kaj la plej riĉa tavolo, oni solvis krimetojn kontraŭ ili per reciprokaĵoj).
  • muŝkenoj (nepriviligiita libera loĝantaro, oni solvis krimetojn kontraŭ ili per formo de punmono).
  • sklavoj (nelibera loĝantaro, oni solvis krimetojn kontraŭ ili per formo de punmono pagita al ilia mastro, sklavojn eblis plu aĉeti kaj heredi, la sklavoj mem povis havi propran posedaĵon kaj ili povis edziĝi kun liberaj virinoj).

La monolito estadis firmigita en la tero kaj ekspoziciata sur libera loko en Babilono, ĝi certigis tiel aliron al juro al kiu ajn (malanalfabeto). Juĝaj aŭtoritatuloj en Babilono jam ne plu povis en verdiktoj decidi laŭ sia propra volo kaj ili devis sin direkti laŭ kodigita rajto, samtempe neniu alia povis libervole malagnoski la rajton revokante sin al ĝia nekono.

Nuntempe la kodekso de Hamurabi estas lokita en la pariza Louvro.


Partoj de la kodekso de Hamurabi[redakti | redakti fonton]

Justaj leĝoj, kiujn Hamurabi, la reĝo potenca, firme destinis kaj al la lando havigis bonaj moroj kaj bona gvidadon (...), por ke li ekkresku la justecon en la lando, por ke li pereigu ateistojn, krimulojn, por ke fortulo ne faru maljustaĵon al malfortulo (...) Do:

1. Se iu kulpigis iun ĵetante al li suspekton pro krimo, sed ne pruvis kulpon super li, estos tiu, kiu kulpigis lin, mortigita.

16. Se iu kaŝis en sia domo aŭ sklavon aŭ sklavinon, fuĝintojn el palaco aŭ servutulon, kaj je alvoko de heroldo ne donos ilin, tiu ĉi posedanto de domo estos mortigita.

22. Se iu faris ŝtelon kaj estos kaptita, tiu ĉi homo estos mortigita.

109. Se gastejestrino, en kies domo kunvenadis krimuloj, tiujn ĉi krimulojn ne retenis kaj en palacon ne venigis, estos tiu ĉi gastejestrino mortigita.

195. Se infano batis sian patron, ili fortranĉos ĝian manon.

196. Se plenrajta civitano elbatis la okulon de ano de la plenrajtaj civitanoj, ili elŝiros al li la okulon.

197. Se li rompis la oston al la plenrajta civitano, ili rompos al li la oston.

198. Se li elŝiris la okulon de servutulo aŭ rompis la oston de servutulo, li pagos unu minon da arĝento.

205. Se sklavo de alia persono batis anon de klaso de la plenrajtaj civitanoj en la vizaĝon, ili fortranĉos al li la orelon.

233. Se konstruinto konstruis domon al iu ne farinte sian laboraĵon firma kaj muro falos, tiu ĉi konstruinto firme konstruos tiun ĉi muron el siaj rimedoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]