Prozelitismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Prozelitismo estas la ago de tiu kiu povas fari prozelitojn, nome intrigas por konverti aŭ kuntreni aliajn homojn al certa religio aŭ doktrino. La termino devenas el la antikva greka προσ (pros = direkto) έρχομαι (erchomai = veni).

Prozelitismo juda-kristano[redakti | redakti fonton]

En la Malnova Testamento la vorto "prozelito" indikas personon konvertiĝintan al Judismo. Tiun prozelitismon judoj praktikadis ankaŭ en epoko de Jesuo kiel estas dirate en Mateo 23, 15: “15 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi ĉirkaŭiras maron kaj teron, por varbi unu prozeliton; kaj kiam li tia fariĝis, vi lin faras filo de Gehena, duoble kiom vi mem.”[1]

Kristanoj kiuj konsideras ia anoncon kaj proponon de la Evangelio al ĉiuj ĉiutempe morala devo propra de la baptito distingas prozelitismon, aspekton ruzan kaj malpli respekteman pri la propagando, ĝuste el la anonco kiu favoras samtempe la kreskiĝo de la libera elekto de la volo. Elekstere de la kristanaj eklezioj, kaj ene de la samaj, foje leviĝis kritikoj kontraŭ evangelizantaj metodoj kiuj ŝajnis ne respekti la supran principon. Kristanoj intencas obei al ordono de Kristo kiu en la Evangelio laŭ Mateo sonas: “19 Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; 20 instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo (28, 19-20).

La aktiveco, do, de kristana prozelitismo estas ankaŭ dirata evangelizado, kvankam ne ĉiuj akordas pri la efektiva egalvaloreco de la terminoj ĉar en la nocio “prozelitismo” superregas la negativajn aspektojn. Sur tiu distingo kunvenas ankaŭ papo Francisko kiu citas sian antaŭulon Benedikto la 16-a kiu diris ke la Eklezio “ne kreskas per prozelitismo sed per “altiro kaj atesto” [2]

Evangelizado kaj prozelitismo[redakti | redakti fonton]

La terminoj evangelizado kaj prozelitismo, kiuj se konsideritaj laŭ la evangelia spirito, povus aperi sinonimoj, kiel supredirite, trovas ekzemplojn de unu kaj alia en la historio de la koloniismo, kiu foje ruze altrudis la kristanan kredon, al kies agado, foje, partoprenis ankaŭ misiistoj.

Laŭ iuj, la morala rajto prozeliti descendas el la rajto de la parollibereco; aliaj ĝin vidas kiel senrajtan interferon kaj ĝin kondamnas. Kulturaj antropologoj kiel Nathan Lerner rimarkigas ke la juĝo pri prozelitismo kuntrenas konflikton inter du rajtoj: rajto libere esprimi sian opiniaron kaj rajto ne ricevi instruaĵojn nedemanditajn.

Prozelita aktiveco en la historio de diversaj religioj[redakti | redakti fonton]

En Islamismo[redakti | redakti fonton]

En Hinduismo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu ankaŭ Johano 12, 20 ; Agoj 2, 10 ; 6, 5 ; 13, 43.
  2. Papa: Chiesa non cresce per proselitismo ma per testimonianza Agenzia ASCA dell'1/10/2013]