Tupak-Amaru la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ne konfuzu kun Tupak-Amaru la 1-a.

Monumento aktuala en Kusko, omaĝe al José Gabriel Tupak Amaru, en la placo samnoma.

José Gabriel Condorcanqui Noguera, Markizo de Oropesa same nome José Gabriel Túpac Amaru[1][2][3] (Surimana, Kanas, Vicreĝlando de Peruo, 19-a de marto de 1738 - Kuzko, 18-a de majo de 1781), konata poste kiel Tupak-Amaru la 2-a, estis kaŭdilo indiĝena estro de la plej granda kontraŭkolonia ribelo kiu okazis en Ameriko dum la 18a jarcento. Descendis de Tupak-Amaru la 1-a (lasta Sapa de la Inkaoj, ekzekutita de la hispanoj en la 16a jarcento).

Condorcanqui Noguera [kondorKANki noGEra] estris la nomita «Granda ribelo» kiu okazis en la Vicreĝlando de Río de la Plata kaj en la Vicreĝlando de Peruo, apartenantaj al la Regno Hispanio, kaj komencis la 4-a de novembro de 1780 per la kapto kaj posta ekzekuto de la koregidoro Antonio de Arriaga.[3]

Kondorkanki estis kaciko (kuraka) de Surimana, Tungasuka kaj Pampamarka, estis riĉa kaj dediĉita al komerco. Temis pri mestizo (Markizo de Oropesa kiel blankuldevena) je kiu kunfluis la sango de Sapa Inkaa Tupak Amaru kun tiu de krioloj. Fakte, dum granda parto de sia vivo, edukita ĝis la 12 jaroj de vivo de la krjola pastro Antonio López de Sosa kaj poste en la Lernejo San Francisco de Borja, montris preferon por ĉio kriola kaj eĉ scipovis la latinan kaj uzis modegajn hispanajn vestaĵojn,[4] sed poste vestiĝis kiel inkaa nobelo, uzis aktive la keĉuan en sia vivo kaj proklamoj, kaj estis ekskomuniigita de la katolika eklezio.

Li estris la plej grandan movadon de indiĝenisma tendenco kaj sendependentisma en la Vicreĝlando de Peruo. Li estis la unua konata politikisto kiu petis la liberon por tuta Ameriko disde ĉiu dependeco, kaj de Hispanio kaj de ties monarko, postulante ne nur la politikan separon sed ankaŭ la nuligon de diversaj formoj de ekspluatado fare al la indiĝenoj ĉu por deviga laborado en minejoj, ĉu pro liverado de varoj, fare de koregidoroj, impostoj de doganoj (14a de novembro de 1780). Krome li postulis la abolon de la sklaveco de negroj la unuan fojon en Ameriko (16-a de novembro de 1780). Lia movado konstituis enorman malvenkon por sia partio, ĉar la koloniaj aŭtoritatoj nuligis la jam malabundan indiĝenan nobelan klason kaj pliigis la subpremadon kontraŭ la andaj medioj, pro timo, ke ripetiĝu ia simila ribelo.

En Peruo li estis agnoskita kiel la fondinto de la nacia identeco[3] perua. Li estis gravega figuro ekzemple por la reĝimo velaskisma (1968-1975) kaj ekde tiam li restis ene de la populara figuraro postulema. La nomo de la urugvaja movado Tupamaro omaĝis la insurekcion de Tupak-Amaru la 2-a kontraŭ la kolonia reĝimo de la Hispana Imperio en Peruo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tupac Amaru de Daniel Valcárcel.
  • Revolución de Tupac Amaru (eseo) de Luis E. Valcárcel.
  • Historia de los incas de Zubirki
  • Campbell, León G., Ideología y faccionalismo durante la gran rebelión, en Steve J. Stern (komp.), Resistencia, rebelión y conciencia campesina en los Andes - Siglos XVIII al XX, Instituto de Estudios Peruanos, Lima, 1990.
  • Szeminski, Jan, La utopía tupamarista, Instituto de Estudios Peruanos, Lima, 1984.
  • Sahuaraura, Tito Atauchi, Estado del Perú, Lima, 1944.
  • Lewin, Boleslao. La rebelión de Túpac Amaru y los orígenes de la emancipación americana, 1957. Buenos Aires.
  • O’Phelan Godoy, Scarlett (1988). Un siglo de rebeliones anticoloniales, Perú y Bolivia, 1700-1783. Cuzco.
  • Flores Galindo, Alberto (komp.) (1976). Túpac Amaru 1780. Antología. Lima: Retablo de Papel Ed..
  • Frigerio, José Oscar (2011). La rebelión criolla de Oruro fue juzgada en Buenos Aires (1781-1801). Córdoba: Ediciones del Boulevard. ISBN 978-987-556-345-2.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] APU SAHUARAURA, Justo, Noticia importante para el conocimiento de la posteridad, en: Cornejo Bouroncle, Jorge Op. cit., p. 133
  2. Li uzis sendistinge la du nomojn.
  3. 3,0 3,1 3,2 Enciclopedia Temática del Perú. Tomo II: Conquista y Virreinato. José Antonio del Busto Duthurburu. Lima, Orbis Ventures, 2004.
  4. [2], 1781.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]