Keĉua lingvaro
| Keĉua (runa/qhichwa simi) | |
| Parolata en | Peruo, Ekvadoro, Bolivio, Kolombio, Arĝentino, Ĉilio |
| Denaskaj parolantoj | 9,6 milionoj |
| Skribo | latina depost la venko fare de la hispanoj |
| Lingvistika klasifiko | |
| a lingvo
|
|
| Oficiala statuso | |
| Reguligita de | La Akademio de la Keĉua Lingvo - http://www.unsaac.edu.pe/runasimi/ |
| Lingvaj kodoj | |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-1 | qu |
| ISO 639-2 | que |
| Specimeno | |
|---|---|
| La Patro Nia
Yayayku hanaq pachapi kaq, |
|
origino: Andoj
fonto de la vortoj: gaŭĉo, inkao, kajmano, kinino, kokaino, k.a.
La keĉua (keĉue qhishwa aŭ runasimi, hispane quechua) familio de lingvoj parolataj en Sudameriko, precipe en Peruo, Ekvadoro kaj Bolivio. La vorto keĉua ofte aludas iun el la pluraj lingvoj de la keĉua familio. La plej konata formo de keĉua estas de Kusko, Peruo. Kun pli ol 11 milionoj da parolantoj, la keĉua havas la pli grandan parolantaron ol ĉiu alia indiana lingvo. Ĝi verŝajne, sed ne certe, estas parenco de la ajmara, kiu ankaŭ parolatas en Bolivio.
La klasika keĉua lingvo venas de la popolo keĉua, kiu estis parto de la Inkaa Imperio.
Enhavo |
Keĉua literumado [redakti]
Vokaloj [redakti]
La keĉua havas nur tri vokalojn: /i/, /a/, kaj /u/, laŭ la "klasika araba triangulo". Ĝi sonas same kiel tiuj de Esperanto; tamen, kiam la malvastaj vokaloj "a", "i" kaj "u" aperas apud la postvelaj konsonantoj /q/, /q'/, kaj /qh/, ili iĝas pli similaj al /A/ /e/ kaj /o/.
Konsonantoj [redakti]
| labiala | alveola | palata | vela | postvela | glota | |
|---|---|---|---|---|---|---|
| plozivo | p | t | ch | k | q | |
| frikativo | s | x | h | |||
| nazalo | m | n | ñ | |||
| lateralo (flanka) | l | ll | ||||
| vibra | r | |||||
| kvazaŭvokala | w | y |
La konsonantaro ŝajnas stranga laŭ hindeŭroplingvanoj. Neniu plozivo kaj neniu frikativo estas voĉa. Ŝajnus ke mankus fonemoj. Tamen, en pluraj dialektoj keĉuaj, ĉiu plozivo povas havi ĝis tri formojn: simplan, kun glota fermo, kaj kun plia spiro. Ekzemple:
simpla glota fermo plia spiro p p' ph t t' th k k' kh q q' qh
Keĉuaj vortoj [redakti]
La dialektoj de la hispana en Peruo kaj Bolivio havas multajn keĉuajn vortojn. Eĉ Esperanto havas plurajn. Jen iom da ili:
- gaŭĉo < waqcha ("orfo/povrulo")
- inkao < inka ("reĝo")
- kajmano < kayman
- kinarbo, kinino, kinkono < kina ("kinarbo")
- kokao, kokaino < kuka ("kokao")
- kondoro < kuntur
- lamo, ljamo < llama
- pampo < panpa
- pumo < puma
- vikuno < wik'uña
Keĉuaj frazoj [redakti]
Keĉua frazo Esperanta traduko
Allillanchu? Kiel vi fartas? Allillanmi, allillantaqmi. Mi fartas bone. Ima sutiyki? Kiel vi nomiĝas? Sutiy Urpim. Mi nomiĝas Urpi. Mamay kamachinaykipaq. Estas plezuro koni vin, s-ino. Yanapawankimanchu? Ĉu vi povas helpi min? Añay./P'achi./Dyuslupayki. Dankon. Imamanta. Ne dankinde. Tinkunanchiskama. Ĝis la revido. Paqarinkama. Ĝis morgaŭ.
Eksteraj ligiloj [redakti]
La plimulto de tiuj ĉi informoj venis de Ethnologue, de Culturas de los Andes, aŭ el la vortaro verkita de Jesús Lara (ISBN 84-8370-176-6).