Aranĝo T4

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aranĝo T4 (germane: Tiergartenstraße 4) estis kodnomo de la eŭtanazio-plano lanĉita far Adolf Hitler unue post intensa menspretigcela propagando cele al la handikapenaskitaj infanoj sub 3 jaroj (8.000 mortigitis antaŭ 1939), poste en septembro 1939 ampleksigita je la plenkreskuloj, prove leĝigita, sed post publika protesto de Clemens August von Galen, la katolika episkopo de Münster, pluigita nur kaŝe. Oni neniam oficiale enketis pri la viktimoj de tiu plano, tial estas nur pritaksoj, inter 65 000 kaj 300 000 estis la viktimoj, frenezuloj handikapuloj, maljunuloj. La aranĝo plimalpli ĉesis en aŭgusto 1941. Plenumis ĝin, libere kaj memvole, kuracistoj kaj psikiatroj profesiaj.

La unuaj gaskameroj, per unuoksido de karbono, estis establitaj por mortigo de mensmalsanuloj kadre de tiu aranĝo. Pos la ĉeso de la aranĝo, ties kuracista laboristaro kaj gaskameroj uzatis en la "Aranĝo 14/13" celanta "purigi" la koncentrejojn je ties "neutilaj" malliberuloj. Kaj la kuracistoj, ekspertoj kaj psikiatroj de "T4", kiel Werner Heyde kaj Hermann Paul Nitsche, plenumis la unuajn "selektojn" en la koncentrejoj.

[redakti] Eksteraj ligoj

Ekstera ligilo  www.deathcamps.org/euthanasia/index.html Detala studo kun fotoj (angle/germane)
Ekstera ligilo  Parolado de Kardinalo Clemens August von Galen kontraŭ la nazia Eŭtanazio
Ekstera ligilo  Demandaro por Eŭtanazia Programo


[redakti] Vidu ankaŭ jenon:

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj