Vilhelmo la 1-a (Nederlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vilhelmo la 1-a

Vilhelmo Frederiko de Oranje-Nassau, nederlandlingve Willem Frederik van Oranje-Nassau (24-a de aŭgusto 1772 – 12-a de decembro 1843), princo de Oranje-Nassau, estis reĝo de Fulda (1803-1806), Grafo de Corvey, Weingarten kaj Dortmund (1802-1806), suverena reĝo de la Nederlandoj (1813-1815), reĝo de la Nederlandoj (1815-1840), Duko de Luksemburgo (1815), grandduko de Luksemburgo (1815-1840) kaj Duko de Duklando Limburgo (1839-1840).

Vilhelmo Frederiko naskiĝis en Hago. En 1791 li edziĝis kun Vilhelmina de Prusio, fratino de la reĝo de Prusio. Li havis kvar infanojn.

En 1795 li batalis en la ŝtata armeo kontraŭ la franca invadanto. Kiam la francoj estis pli sukcesaj ol li kaj lia patro, ili ekziliĝis. Vilhelmo nepre volis havi politikan povon, kaj tial li cedis kaj intertraktis kun Napoleono. Tiu ĉi donis al li la povon regi je Fulda, Corvey, Weingarten kaj Dortmund. Lia patro tute ne konsentis kun tio. Kiam en 1806 Vilhelmo rifuzis aliĝi al Rejna Federacio kaj elektis la prusan flankon kontraŭ Francio, li denove perdis la povon je tiuj regionoj.

En 1806, post la morto de sia patro, Vilhelmo ekestis estro de la Domo de Oranĝo. Dum sia ekzilo li multe restadis en la prusa korto en Berlino. Post kiam la reakciaj trupoj atingis Nordokcidentan Germanion, la francoj forlasis Nederlandon kaj ekestis insurekcio. La provizora registaro decidis revoki Vilhelmon al Nederlando kaj al li doni la regadon. La 30-an de novembro 1813 li alvenis en Scheveningen kaj iom poste decidis akcepti la titolon de "suverena princo" sub konstitucio kiu pretiĝis en 1814.

Reĝo de la Nederlandoj[redakti | redakti fonton]

En 1815 Napoleono mallonge revenis kaj al Vilhemo estis donacita la antaŭaj Aŭstraj Nederlandoj. La sudo estis devigata aliĝi al la nordo; Vilhelmo estis kontenta kun la pligrandigo de lia povo, sed liaj regatoj, nek en la norda nek en la suda parto entuziasmis.

Vilhelmo volis kiel klarpensa despoto gardi la reformojn de la franca periodo. Li ankaŭ estis granda ekonomia entreprenisto, kiu multe investis je la dank'al li ekfloranta belga industrio. Novaj kanaloj kaj akvovojoj estis fositaj sub lia regado kaj li konstruigis fervojojn. Vilhelmo la 1-a estis la unua kapitalisma reganto de Eŭropo kiu per pli-malpli modernaj metodoj volis pligrandigi la enspezojn.

Li ankaŭ enkondukis la metrikan sistemon. Tio elmontris centrigan politikon. Vilhelmo volis de la Unuiĝinta Reĝlando de la Nederlandoj krei unuecan ŝtaton. Precipe je religia kaj lingva terenoj multaj homoj rezistis al liaj planoj. En Flandrio la oficiala lingvo iĝis la nederlanda. Al la franclingva burĝaro tio tute ne plaĉis. Ankaŭ la katolikoj ne volis esti subpremitaj de protestanta reĝo.

Kiam la 27-an de aŭgusto 1830 oni prezentis naciisman operon La muette de Portici, la Belga Revolucio, kiu rezultiĝis je la sendependa belga ŝtato. Vilhelmo sendis sian plej aĝan filon en 1831 al Bruselo por tie perforte restarigi la ordon. Tiu ĉi dektaga militiro fiaskis, ĉar la franca reĝo sendis trupojn por helpi la belgojn sin defendi. Kiam Vilhelmo perdis la subtenon de la Grandaj Potencoj, li obstine rifuzadis la pacon. Tio ĉi bankrotigis la ŝtaton kaj en 1839 li devige devis paciĝi kun la juna Belgio.

La belga apartiĝo estis la ĉefa kialo por la demisio de Vilhelmo la 7-an de oktobro 1840. Vilhelmo jam estis malpopulara kaj pli malpopulariĝis edziĝinte kun la katolika Henriëtte d'Oultremont de Wégimont, kiu devenis de valona kaj do belga nobela familio. Vilhelmo sin tial retiris en Berlino, kie li mortis en 1843 je aĝo de 71.

Antaŭe: "Suverenca princo de Nederlando" Poste: Royal coat of arms of the Netherlands.svg
1814–1815 li mem kiel reĝo
Antaŭe: Reĝo de Nederlando Poste: Royal coat of arms of the Netherlands.svg
li mem kiel suverena princo 1815–1840 Vilhelmo la 2-a
Antaŭe: Grandduko de Luksemburgo Poste: Luxembourg New Arms.svg
neniu;
antaŭ tio: Francisko la 1-a kiel duko de Luksemburgo
1815–1840 Vilhelmo la 2-a
Antaŭe: Duko de Limburgo Poste: Limburg-nl-wapen.svg
neniu;
antaŭ tio: Francisko la 1-a
1839–1840 Vilhelmo la 2-a