Juliana (Nederlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Juliana en 1963

Juliana Louise Emma Marie Wilhelmina van Oranje-Nassau van Mecklenburg (Hago, 30-a de aprilo 1909Soestdijk, 20-a de marto 2004) estis Princino de Nederlando, Princino de Oranje-Nassau, Dukino de Mecklenburg kaj Princino de Lippe-Biesterfeld, kaj de la 6-a de septembro 1948 ĝis la 30-a de aprilo 1980 Reĝino de Nederlando.

Naskiĝo kaj junaĝo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en palaco Noordeinde. Post nombro da abortoj de Vilhelmina oni timis ke ne estos tronheredonto. En tiu kazo la nederlanda trono irus, post la morto de Vilhelmina, al la posteuloj de la fratino de la patro de Vilhelmina Vilhelmo la 3-a, princino Sofia. La naskiĝo de Juliana estis por la tuta nacio granda senpezigo kaj ĉie oni celebre festis.

Antaŭe: Reĝino de Nederlando Poste: Royal coat of arms of the Netherlands.svg
Vilhelmina 1948–1980 Beatrikso