Unua Prezidantaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George W. Bush (dekstre) renkontiĝas kun la Unua Prezidantaro en aŭgusto 2006.

La Unua Prezidantaro (ankaŭ nomata Kvorumo de la Prezidantaro de la Eklezio aŭ simple la Prezidantaro) estas la reganta korpo de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Ĝi konsistas el la Prezidento de la Eklezio kaj ties konsilintoj. La nuna Unua Prezidantaro estas formata de la Prezidento de la Eklezio Thomas S. Monson kaj liaj du konsilintoj, Henry B. Eyring kaj Dieter F. Uchtdorf.

La konsilintoj estas kutime elektitaj inter la membroj de la Kvorumo de la Dek du Apostoloj, kvankam ekzistis esceptoj kiam la konsilintoj estis elektitaj el aliaj mormonaj institucioj.