Cistino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cistino
cistino
Plata kemia strukturo de la Cistino
cistino
Tridimensia kemia strukturo de la Cistino
Kemia formulo
C6H12N2O4S2
CAS-numero-kodo 56-89-3
ChemSpider kodo 575
PubChem-kodo 67678
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ blanka solidaĵo
Molmaso 240,292 g·mol−1
Denseco 1,677g cm−3
Fandpunkto 220 °C[1]
Ekflama temperaturo 420 °C
Acideco (pKa) 9,34
Solvebleco Akvo:0,19 g/L
Mortiga dozo (LD50) 660 mg/kg (buŝe)[2]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R22
Sekureco S26 S37 S60
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Cistino estas aminoacido sulfurita karakterizita per la Molekula formulo C6H12N2O4S2 kaj devenigita el oksida reakcio de du molekuloj de cisteino.[4]

Ĝi aspektas kiel senkolora solido kun fandopunkto 260-261 °C. Ĝi estis malkovrita en 1810 de William Hyde Wollaston sed estis trovita kiel komponanto de la proteinoj nur kiam ĝi estis izolita en la korno de bovino, en 1899.

La cistino ĉeestas en multaj proteinoj, kiu signife influas ilian terciaran strukturon. Ĝi ankaŭ parte gvidas kaj kontribuas al la formiĝo de la matrico de gluteno en la pano, kun samtempa kreiĝo de la hidrogenaj ligoj kaj interagoj hidrofobaj. Tiu aminoacido grandinflue ĉeestas en la homaj haroj, kaj estas aparte ekskluzive aktiva en la ondumita formo de la haroj, ondumado ŝuldebla al la formiĝo de specialaj disulfidaj pontoj (-S-S-).

Ĝia graveco en nutrado[redakti | redakti fonton]

La cistino estas utiligata en la organismo kiel cisteino necesa por la biosintezo de la glutaksiono, kune kun la glutamato kaj kun la glicino. Aparte, la cistino estas taksata la molekula formo preferata de la ĉeloj de la imuna sistemo, inkluzive de la makrofagoj kaj astracitoj. La limfocitoj kaj neŭronoj preferas, male, rekte utiligi la cisteinon por efektivigi la sintezon de la glutaksiono.[5]

Nutraj fontoj[redakti | redakti fonton]

La pordietaj suplementoj de acetilcisteino estas fontoj de cistino, sed la dozoj povas esti nur limigitaj pro la kromefikoj. Unu el la fontoj plej riĉaj je cistino estas reprezentata de la ne-denaturiĝintaj proteinoj de la selakto.

La cistino ne estas komplete digestitahidroligita en la stomako, sed estas translokigita de la sanga fluo al la diversaj ĉelaj distriktoj de la organismo. Ĉi tie la febla disulfura ligo rompiĝas produktante cistinon, kiu disponeblas por la sintezo de Glutaksiono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Merck Millipore
  2. Toxnet
  3. PubChem
  4. Alivorte, ĝi estas kombinita per du unuoj de cisteino ligitaj per disulfida ponto.
  5. Cistino estas “akuzata” pri la formiĝo de rena gruzo kaj pri halitozo (malagrabla spiro).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]